Phyllis Douglas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Phyllis Douglas
Persona informo
Naskiĝo 24-an de julio 1936 (1936-07-24)
en Los-Anĝeleso
Morto 12-an de majo 2010 (2010-05-12) (73-jaraĝa)
en Palmaj Fontoj
Tombo Forest Lawn Cemetery vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Profesio
Okupo aktoro • televida aktoro • filmaktoro vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Phyllis DOUGLAS estas artnomo de Phyllis Hodges Boyce (naskita Callow, 24-an de julio 1936 - 12-an de majo 2010), usona aktorino. Ŝi estis filino de reĝisoro Ridgeway Callow.

Ŝi aperis kiel bebo en Gone with the Wind en 1939, post kiel infano en Canon City en 1948. Ŝia debuto kiel adulta aktorino okazis kiel ekstrulo en dekoj de kinfilmoj kiel The Joker Is Wild, Raintree County, Until They Sail, ktp. Ŝia unua apero en televido ankaŭ estis kiel ekstrulino en Sally and Sam en 1965.

Ŝia unua listigita rolo estis en Batman en 1967. Ŝi ankaŭ rolis ruĝĉemizulinon en Star Trek. Ŝi aperis kiel ekstrulo en televidaĵo Medical Center kaj en kinfilmo Wild Rovers (1971), poste ŝi retiriĝis.