Pierleone Leoni

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Petrus Leonius
(1445-1492)
itala kuracisto, filozofo, astrologo kaj persona kuracisto de Lorenzo de Mediĉo (1449-1492) kaj de la kardinalo Marco Barbo (1420-1491).
itala kuracisto, filozofo, astrologo kaj persona kuracisto de Lorenzo de Mediĉo (1449-1492) kaj de la kardinalo Marco Barbo (1420-1491).
Persona informo
Naskiĝo 1445
en Spoleto, Italio
Morto 9-a de Aprilo 1492
en Florenco, Italio
Alma mater Universitato de Padovo
Universitato de Pizo
Universitato de Romo
Profesio
Okupo kuracistofilozofo • astrologo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Pierleone Leoni (1445-1492) estis itala kuracisto, filozofo kaj astrologo. Li estis filo de iu certa Leonardo, nobela profesiulo el Spoleto. Lia unua dokumento kiu atestas sian ĉeeston en la Universitato de Pizo estas en la 8-a de julio 1475, kie li instruis medicinon ricevante komencan salajron je 400 florenoj ĝis la duono de 1478.

Biografio[redakti | redakti fonton]

En 1477, li estis en Fosdinovo por kuraci la bofratinon de Lorenzo la Grandioza, kies nomo estis Aŭrante Orsini, edzino de Leonardo Malaspina, markizo de Gragnola. Dum ĉi-tiu lia unua eksperimento kiel instruisto, li havis inter siaj lernejanoj la florencano Mazzingo Mazzinghi, amiko de Bernardo Machiavelli, kiu poste iĝis kuracisto de Marsiljo Fiĉino.

En 1478 Leoni interrompas siajn instruadojn kaj reiras probable al Romo kie li troviĝis en la 17-a de septembro 1481, kiam li prunteprenis libron en la papa biblioteko, kiu estis redonita en la sekvanta tago. Inter 1482 kaj 1487 li denove reprenis la katedron en Pizo, kie li komencis ricevi 700 florenoj kaj ekde 1486 li ekricevis 1000 florenojn. Ekde 1483, li ricevis privilegion kie liaj forestoj kaŭze de profesiaj kompromitoj ne estus deduktitaj el lia salajro.

Fakte, en la 19-a de februaro 1485, la oficistoj mem de la Piza Studio permesis al li tuj foriri serve de Ludoviko La Grandioza kiu estis malsana. Dum la libertempoj el la Studio kaj dum la oftaj vojaĝoj al Florenco, Leoni havis la oportunokazon konatiĝi kaj plifortigi la amikrilatojn kun la kultura medio en Florenco, aparte kun Marsilio Fiĉino kaj Johano Piko de la Mirandolo. Cetere, Fiĉino sendis al li plurajn leterojn en la latina nomante lin kelkfoje per humanismaj pseŭdonimoj, kaj kies domo estis vizitata de Leoni.

En 1487 li rifuzis la reprenon de la katedro proponita de la Studio. En la 14-a de julio 1490 li troviĝis en Romo kun la florenca ambasadoro Pier Filippo Pandolfini (1437-1497). Do, lasante Pizon en la unua duono de 1487 Leoni translokiĝis al Florenco. En la 10 de julio 1488 la Universitato de Pizo proponas al li novan katedron pri medicino, kiun li denove rifuzis. Li restis en Florenco ĝis la 1-a de aŭgusto 1488 kaj poste li iras al Romo kie li certe troviĝis en 1489, probable serve de la kardinalo Marco Barbo.

En tiu sama jaro li konatiĝis kun la matematikisto kaj ekonomikisto Luca Pacioli (1445-1517), kiu en sia "Summa de arithmetica" mencias lin. Julie de 1490, li ree troviĝas en Romo, kie li ricevis novan inviton el Venecio por la katedro de praktika medicino en la Universitato de Padovo kun la eksterordinara salajro je 1000 dukatoj. Leoni akceptis kaj septembre de tiu jaro li foriris el Romo kaj alvenis al Padovo en la unuaj tagoj de novembro. Junie de 1491, li troviĝas kun Piko de la Mirandolo kaj Policiano.

Decembre de 1491 li rezignas al sia posteno kaj en la 7-a de februaro 1491 li sin dediĉas al kuracado de Ludoviko La Grandioza, kies sano plimalboniĝis tagon post tago. Kiam Lorenzo mortis en lia domo, en "Careggi", Leoni troviĝis ĉe lia litokapo. En la sekvanta tago, Leoni estis trovata mortinta en la puto-profundo de sia propa domo. Pli malfrue oni malkovris ke Leoni estis mortigita de la filo de Lorenzo la Grandioza, kies nomo estis Piero il Fatuo (1472-1503), homo tre malprudenta kun bestaj kondutoj kaj senskrupula.

Oni raportas ke Leoni estis strangolita kaj poste ĵetita en la puton por ŝajnigi memmortigon. Malgraŭ ĉiuj faktoj, Piero il Fatuo estis la ĉefa suspektito pri la morto de la patro mem.[1]

Verkaro[redakti | redakti fonton]

  • Secretum pro fistula, Pizo, (4-a de februaro 1475)
  • Consilium de ardore urine (in De urinis et pulsibus di Egidio di Corbeil, Venecio 1514)[2]
  • Documenti riguardanti Volterra (in L. Guerra Coppioli, Il Bagno a Morba nel Volterrano e m. Pierleone da Spoleto, medico di Lorenzo il Magnifico, Siena 1915)
  • Recollectiones de febribus o De differentiis, causis et signis febrium (1491 ca.)
  • Opus medicarum curationum (1491 ca.).
  • De febribus o De differentiis, causis et signis febrium 1491
  • Tabula materiarum medicarum, verko malaperita
  • Commentarii in Galenum[3]
  • Commentarii de rebus mathematicis
  • Opusculum de annulis aliisque signis magicis
  • Synopsis de hominis natura, la kvar lastaj verkoj estas nur atribuitaj al li, sed ne konfirmitaj

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]