Pierre FLAGEUL [flaĵöl] (naskiĝis la 4-an de oktobro1878 en Maumusson apud Nantes) estis franca esperantisto, oficisto en la nacia monfabrikejo kaj, flanke, profesoro de stenografio.
Li tre interesiĝis pri stenografio, gvidis kursojn, fondis societojn, kunlaboris al multaj stenografiaj gazetoj, adaptis la sistemon Duployé al la skribo Braille kaj poste al Esperanto. Li gvidis kursojn Esperantajn en Paris kaj la ĉirkaŭo, faris konstantan propagandon en la stenografiaj medioj per multaj artikoloj, per paroladoj, kursoj, proponoj favoraj al Esperanto en francaj kaj internaciaj kongresoj. Li verkis, skribis kaj presis mem multajn lernolibrojn kaj propagandilojn; li eldonis gazeton Fluganta Skribilo. Komence de la 1930-aj jaroj estis fondita societo "Stenografa Instituto Tutmonda" (STT), kiu celas disvastigon de la Stenografio Duployé-Flageul. Li estis kunlaboranto de la Enciklopedio de Esperanto.
Poezioj de L. L. Zamenhof, skribitaj en Esperanta-stenografio Duploye-Flageul. Eld. de Esperanto-Stenografio, Issy-les-Moullineux, 1930? 16 pg.
Methode de Stenographie Esperantiste et de stenographie française. 2 ed. Eld. Fluganta Skribilo, Issy-les-Moulineaux, 1924. 28 paĝoj. — 16.5 x 22 cm.
„ Metodo, kies fundamento estas la sistemo Duploye. Ĝi speciale kaj bonege taŭgas por tiuj E sperantistoj, kiuj deziras lerni samtempe, per ununura metodo, la stenografadon en franca kaj Esperanta lingvoj. ”