Pierre Jean David d'Angers

El Vikipedio, la libera enciklopedio
David d'Angers

Pierre-Jean DAVID (n. la 12-an de marto 1788 - m. la 4-an de januaro 1856), kutime kromnomita David d'Angers, estis franca skulptisto. Li naskiĝis en Angers, kaj je sia 18-a jaro li ekiris al Parizo por studadi arton, preskaŭ senmone. Unu malfacilan jaron poste, li gajnis premion de la pariza belarta lernejo. En 1811, lia Epaminondas cetere gajnis la premion de Romo.

Li vivis en Romo dum kvin jaroj, kaj tie multe entuziasmiĝis pri la verkoj de Antonio Canova. Li revenis el Italio je la epoko de la Franca Resurtronigo de la Burbonoj. Ĉar li ne estis monarkista, David d'Angers preferis nedaŭre elmigri al Londono. Li fine revenis al Parizo, kie li entreprenis tre sukcesan karieron : bustoj kaj medalionoj fare de li estis precipe dezirataj.

David d'Angers verkis ok skulptaĵojn por la tombejo Père-Lachaise, sed ankaŭ la frontonon de la Panteono de Parizo.

Kelkaj verkoj