Pievo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Priorejo de di Sankta Egidio, 11a jarcento, Sotto il Monte Giovanni 23-a (Bergamo)

Pievo aŭ paroĥa ĉefpreĝejo (itale pieve, el la latina lingvo plebs, plebis) en la frua mezepoko aparte en centra kaj norda Italio estis teritoria civila kaj religia distrikto provizita per propra kirko kun baptejo. [1] La pievo estis poste anstataŭigita de la laŭjura paroĥo.

Post la Deklino de la Romia Imperio de Okcidento kaj iompostioma malkomponiĝo de la institucioj kaj strukturoj rege prizorgantaj la teritorion, ofte anstataŭigitaj de ekleziaj hierarkioj, pievoj fariĝis teritorioj ankaŭ vastdimensiaj, administritaj de la religiaj aŭtoritatoj. Plej alta disvolviĝo de tiu sistemo realiĝis en zonoj malpli influataj de centraj civilaj aŭtoritatoj, kaj ofte malfacile alireblaj. Kelkeloke (Raveno, ekzemple), la diocezo mem dividiĝis en “pievoj”, al kiuj referencis ankaŭ civilaj aŭtoritatoj (la delegitoj de la Orienta Romia Imperio, kaze de Raveno).

Evoluo[redakti | redakti fonton]

Post la invado de Longobardoj kaj subinflue de la monaĥaro de la irlanda abato Sankta Kolombano, la pievo ekindikis submetitajn vilaĝojn, devigitajn pagi tributon al la konkerintoj, kiuj, male, ariĝis en la "faroj" (ariĝoj). La termino, do, komencis signifi kontraŭstaron, kulturan kaj socian, inter la submetitaj “romianoj” kaj la dominanta klaso longobarda.[2]

S. Nikolao, 12a jc, Piona (Komo (Italio)

Se en la diversaj eŭropaj landoj la pievoj konservis sian prestiĝon, fine ĉiuj transformiĝis en laŭjuraj paroĥoj.

La pieva preĝejo de sankta Johano la Baptisto (Belluno, Italio)

Inter la 9-a kaj la 10-a jarcento, la pievoj komencis sin doti per kampaniloj, kontribuante al la modifo de la strukturaj karakterizoj de la establaĵoj.[3]. La religia rolo de la pievoj estis esenca, en la Eŭropo malmulte urbanizita de la Alta Mezepoko: por tiu kiu loĝis fore el la urbaj centroj, la pievo estis la sola centro en kiu eblis administri ĉiujn sakramentojn, inkluzive de la bapto.</ref> Origine, fakte, la bapta rito estis prerogativo de la katedraloj, nome de la urboj. Ĉirkaŭ la 10-a jarcento oni komencis uzi la vorton “pievo” kun signifo de “centro de eklezia distrikto”. Al la pievo referencis la ĉirkaŭaj vilaĝoj, kvankam provizitaj per propra preĝejo kaj sacerdota vikario, ĉiukaze dependanto de la “pievano”.

Kiam fluis la komunikado inter urboj kaj vilaĝoj kaj agadis novaj ekonomiaj faktoroj, la pievoj ekperdis la kvalifikon de "centra loko de kulto" kaj sekve ankaŭ ilia rolon civilan, kaj la termino pievo komencis indiki nur teritorion de la antikva "distrikto dotita per porbapta preĝejo".

Loknomoj el Pievo[redakti | redakti fonton]

El la termino "Pievo" respektive itale "Pieve" en Italio devenas multaj loknomoj kiel Pieve Ligure, Pieve di Soligo, Pieve di Cadore, Pieve d'Alpago, Pieve Emanuele kaj aliaj (300 ĉirkaŭ).

Ankaŭ aliaj kristanaj landoj de Eŭropo konservas nombrajn derivaĵojn el tiu vorto aŭ el ĝia signifo.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. S. Chierici, La Lombardia, per la collana Italia romanica, eld. Jaka Book, 1978.
  2. Ekzemplo pri tio estas la loknomoj de Farra di Soligo kaj Pieve di Soligo, en provinco de Trevizo, kaj tiuj de Farra d'Alpago kaj Pieve d'Alpago en provinco de Belluno.
  3. Ekzemple (se ekzempli plue per la italaj tiamaj eventoj), la pievo de Santarcangelo di Romagna havas la kampanilon surfasadan. Por eniri la kultejon necesas, do, trairi kampanilon. La preĝejo datiĝas je 6-a jarcento kaj prezentas apartegajn strukturajn modifojn taŭgajn por korekti la ŝajnerarojn de perspektiva vido (ekzemple, la muraj vandoj estas iomete klinaj kompare kun ortaj aksoj.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Fabio Lombardi. Pievi di Romagna, kun fotoj de Gian Paolo Senni. Cesena, Il Ponte vecchio, 2002.
  • R. Zanussi San Colombano d'Irlanda Abate d'Europa - Ed. Pontegobbo
  • A.Maestri. Il culto di San Colombano in Italia. Archivio storico di Lodi. 1939 e segg.
  • Archivum Bobiense Rivista annuale degli Archivi storici Bobiensi (1979-2008). Bobbio

Amintore Fanfani: "Una Pieve in Italia"

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]