Pilar Seurat

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pilar Seurat
Persona informo
Naskiĝo 25-an de julio 1938 (1938-07-25)
en Manilo
Morto 2-an de junio 2001 (2001-06-02) (62-jaraĝa)
en Los-Anĝeleso
Mortokialo pulma kancero
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Familio
Edz(in)o Don Devlin
Infano Dean Devlin
Okupo
Okupo aktoro • filmaktoro
vdr

Pilar SEURAT estas pseŭdonimo de Rita Hernandez, (1938 -2001) filipina aktorino en Usono.

Naskita en Manilo, Seurat komencis sian Holivudan karieron kiel dancisto en populara spektaklo "Blackouts" ĉe la El Capitan Theatre. Ŝi ĉefe ludis aziajn rolulojn de diversaj naciecoj.

Persona vivo[redakti | redakti fonton]

Ŝia patro, majoro Al Hernandez kontraŭbatalis la japanajn okupaciantojn en la filipina ĝangalo dum la Dua mondmilito. Li poste verkis la libron Bahala na pri sia agado en la 2-a Mondmilito. Pilar ankaŭ havis plenan fratinon en Filipinoj kaj pli junan duonfratinon, Alana Hernandez, en Los-Anĝeleso.

Ŝi edziniĝis al produktoro Don Devlin en 1959; la paro divorcis en 1963. Filo de la paro estas la produktoro Dean Devlin. En 1970, ŝi edziniĝis al verkisto Don Cerveris kaj baldaŭ poste retiriĝis de aktorado kaj komencis uzi la nomon Pilar Cerveris. Ĉi tiu geedzeco finiĝis en 1981.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Ŝi ekis sian televidan karieron per 77 Sunset Strip kaj Hawaiian Eye ambaŭ en 1959 kaj dum 1960-aj jaroj ŝi partoprenis televidseriojn Maverick, Naked City, The Alfred Hitchcock Hour, The Lieutenant, Ben Casey, The Defenders, Burke's Law, Daniel Boone, I Spy, Voyage to the Bottom of the Sea, The Wild Wild West, The Fugitive, The Man from U.N.C.L.E., The High Chaparral, Star Trek, The Virginian, Mannix, kaj aliaj.

En kino, ŝi ekis karieron per The Young Savages kaj Battle at Bloody Beach ambaŭ en 1961 kaj partoprenis ankaŭ filmojn 7 Women from Hell kaj King of Diamonds en la 1960-aj jaroj.

Dum 1970-aj jaroj ŝi rolis en televidaĵoj Hawaii Five-O,A Death of Innocence kaj Bonanza.

Notoj[redakti | redakti fonton]