Pittsburgh Internacia Flughaveno

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Picburga Internacia Flughaveno (IATA: PITICAO: KPIT), antaŭe Granda Picburga Flughaveno, Granda Picburga Internacia Flughaveno kaj ofte kiel Picburga Internacio, estas civila–militista internacia flughaveno en urbeto Findlay kaj urbeto Moon, ĉirkaŭ 20 mejlojn (30 km.) okcidente de urbocentra Picburgo.

Superrigardo[redakti | redakti fonton]

La flughaveno estas posedata de Allegheny Gubernio kaj funkciata de la Allegheny Gubernia Flughavena Aŭtoritato kiu ankaŭ funkciigas la Allegheny Gubernian Flughavenon. PIT estas ĉefe pasaĝera flughaveno servanta al la Picburga Metropolita Areo kun 171 rektaj flugoj tage al 52 cellokoj fare de 12 flugkompanioj.[1] Ĝi ankaŭ estas la loko de la Picburga Aerrezerva Stacio, komuna instalaĵo de la Aerforta Rezerva Komando kaj de la Aera Nacia Gardistaro, provizanta aeran replenigadon de brulaĵo, aeran moveblecon kaj taktikan aerpontan apogon al la Usona Aera Forto kaj aliaj Usonaj Departementoj de Defendaj aktivecoj. Fine, la flughaveno havas aeran kargo-instalaĵon kaj apogas ĝeneralajn aviadajn operaciojn.

Aer-Flanka Terminalo, kun la moveblaĵo de Alexander Calder nome Pittsburgh montrita en centro.

PIT estas la dua okupata pasaĝera flughaveno en Pensilvanio kaj 47a-plej okupata en Usono, servinta al 8,041,357 pasaĝeroj en 2012. La flughaveno havas la plej longajn kurejojn de komerca flughaveno en Pensilvanio ĉe 11,500 futoj (3,500 m).

La flughaveno havas flugojn al Kanado, Meksiko, Karibio kaj Eŭropo. Rektaj transatlantikaj flugoj rekomenciĝis la 3an de junio 2009, kiam Delta Air Lines komencis flugojn al Parizo.[2] Aliaj internaciaj cellokoj inkludas Toronton, Kanado, kaj laŭsezonan servadon al Meksiko (Cancun), la Bahamoj (Nassau) kaj Domingo (Punta Cana).

Referencoj[redakti | redakti fonton]