Pluvguta kuko
Pluvguta kuko | |||
---|---|---|---|
Ĉefaj ingrediencoj | akvo, agaro | ||
Pluvguta kuko estas deserto farita de akvo kaj agaro, kiu celas simili al pluvguto. Ĝi unue fariĝis populara en Japanio en 2014 kaj poste akiris internacian atenton.
Historio[redakti | redakti fonton]
Origine japana deserto konata kiel mizu ŝingen moĉi (水信玄餅), la plado estas evoluo de la tradicia japana deserto ŝingen moĉi (信玄餅). Ŝingen moĉi unue estis kreita en la Sengoku-epoko fare de la daimio, Takeda Shingen, kiel kriz-manĝaĵo, farita de rizfaruno kaj sukero. [1] [2]
Mizu Ŝingen Moĉi[redakti | redakti fonton]
En moderna Japanio, lokuloj en Hokuto-ĉo komencis aldoni freŝan mineralan akvon en la deserton. La firmao Kinseiken Seika en Gubernio Jamanaŝi estis unu el la unuaj vendejoj, kiu vendis tian deserton dum la semajnfinoj.[3]
Mizu signifas "akvo", kaj ŝingen moĉi estas speco de dolĉa rizkuko (moĉi) farita de la firmao Kinseiken. La antaŭan jaron, en 2013, la kreinto volis esplori la ideon fari manĝeblan akvon. [4] La deserto retfuroris, kaj homoj vojaĝis speciale por sperti la pladon. [5]
Darren Wong enkondukis la pladon en Usono en Novjorko ĉe la Smorgasburg manĝofoiro de aprilo 2016. [5][6][7] Baldaŭ post tio, Londona restoracio Yamagoya laboris kvar monatojn por krei alian version.[5]
Priskribo[redakti | redakti fonton]
La plado estas farita el minerala akvo kaj agaro; tiel, ĝi havas preskaŭ neniujn kaloriojn. [5][6][7] La akvo de la origina plado estis akirita de Monto Kaikoma de la Akaiŝi montaro, kaj ĝi estis priskribita kiel milde dolĉa. [4] Agaro estas farita el algoj, ĝi estas vegana alternativo al gelateno.[6][8] Post varmigo, oni donas al ĝi formon kaj malvarmigas.[6] Oni uzas kuromicu (melas-simila siropo) kaj kinako (faruno de sojaj faboj) kiel aldonaĵojn al la plado. [5][6][7] La plado aspektas kiel travidebla pluvguto, kvankam ĝi ankaŭ estis komparita kun mam-enplantaĵoj kaj meduzoj.[5][6] La plejparte sengusta deserto degelas kiam ĝi eniras la buŝon kaj devas esti manĝita tuj, aŭ ĝi degelos kaj komencos vaporiĝi post dudek minutoj.[5][7]
La deserto ankaŭ estas vendita en kompletoj por esti farita hejme.[8] Pri tio raportis ĉefaj amerikaj amaskomunikiloj en The Today Show, BuzzFeed kaj ABC News.[8]
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ 金精軒 | 山梨県北杜市で和菓子屋を営んでおります。 (japane) (2011-01-31).
- ↑ Raindrop Cake, A Low Calorie Japanese Dessert You Need To Try!" (en-GB) (2021-06-01).
- ↑ 金精軒 | 山梨県北杜市で和菓子屋を営んでおります。 (japane) (2019-05-01).
- ↑ 4,0 4,1 "Mizu Shingen Mochi: Water You Can Eat?".
- ↑ 5,0 5,1 5,2 5,3 5,4 5,5 5,6 "Everything You Need To Know About Raindrop Cakes" (2018-08-14).
- ↑ 6,0 6,1 6,2 6,3 6,4 6,5 "Get Ready, This Magical Raindrop Cake Is Coming To America" (2016-03-31).
- ↑ 7,0 7,1 7,2 7,3 "What is a Raindrop Cake – How to Make a Raindrop Cake" (2018-03-13).
- ↑ 8,0 8,1 8,2 Raindrop Cake Making Kit (2017-08-08).
Eksteraj ligoj[redakti | redakti fonton]
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Raindrop cake – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)