Poŝta Palaco (Szeged)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Poŝta Palaco apartenas al la imponaj konstruaĵoj en Szeged.

Ĉefenirejo de Poŝta Palaco en Szeged

Historio[redakti | redakti fonton]

La novrenesanca poŝta palaco en Szeged estis konstruita inter 1881 kaj 1883. Ĝi dekomence kaj senĉese funkcias kiel ĉefpoŝtejo. Origine impona vitra pentraĵo 7 metrojn alta, 4 metrojn larĝa estis videbla interne. En 1930 kaj 1946 la konstruaĵo ricevis pli novajn etaĝopartojn, en 1976 ĝi pligrandiĝis laŭlonge.

Ĝis fine de la socialismo la poŝto respondecis pri leteroj, pakaĵoj, telefonoj, telegrafoj, radioj, fine televizioj. Nuntempe restis nur la leteroj kaj pakaĵoj, tial oni konstruis en la proksimeco apartan konstruaĵon por telefonio kaj telekomunikado.

La konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

Fasado de la konstruaĵo etendiĝas laŭ trotuaro de Placo Széchenyi (Szeged), krome 2 stratoj limas la poŝtejon. La trietaĝa konstruaĵo formas U-literon. Inter la U-formoj interna korto etendiĝas, kie la poŝtoaŭtoj liveras la leterojn kaj pakaĵojn.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.