Podhale

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Podhale. Vido el Tarasówka, kun Tatroj ĉe la linio de horizonto.
Birda vido de Nowy Targ, nome ĉefurbo de la regiono Podhale.

Podhale (laŭvorte "sub la montaj prerioj") estas ña plej suda regiono de Pollando, foje menciata kiel "Polaj altaj teroj". Podhale estas situanta sur la montetaj deklivoj el Tatra montaro de la Karpatoj, kaj estas karaktera pro riĉa tradicio de folkloro kiu estis tre multe romantigita en la pola patriota imaginaro. Ties folkloro estis alportita tie ĉefe de polaj setlantoj el la regiono Malgranda Pollando pli norda kaj parte el transilvanianaj setlantoj de la 14a al la 17a jarcentoj dum ties migradoj. La nomo Podhale laŭvorte tradukeblas kiel "sub la monta pado".[1] Podhale estas parto de la historia provinco Malgranda Pollando (en pola Małopolska) kun ĉefurbo en Krakovo.

Regionaj allogaĵoj

Inter la regionaj allogaĵoj estas la populara montodistrejo Zakopane kaj la lago konata kiel Morskie Oko ("La okulo de la maro"), kiu laŭ loka legendo estas konektata al la Adriatiko danke al subteraj pasovojoj. Nowy Targ estas la ĉefurbo de la regiono.

La popolo en tiu regiono estas fama pro sia fromaĝo "oscypek"", nome farata el mikso de lakto de ŝafino kaj bovino, sia muziko, kaj siaj skiejoj. Vintre, ĝi estas la ĉefa turisma loko en Pollando.

Referencoj

  1. Home -Geography - Podhale and Tatry

See also