Poetiko (Aristotelo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Περὶ ποιητικῆς
skribita verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Aristotelo
Lingvoj
Lingvo antikva greka lingvo
Eldonado
Ĝenro traktaĵo
vdr

La PoetikoPri Poetiko (Περὶ Ποιητικῆς) estas verko de Aristotelo verkita en la 4-a jarcento a.n.e., inter la fondo de lia lernejo en Ateno, en la jaro 335 a.n.e., kaj lia definitiva foriro de la urbo, en la 323 a.n.e. Ĝia ĉefa temo estas la stetika meditado tra la karakterizado kaj priskribo de la tragedio. Aristotelo proponis sin paroli «pri la poezia arto en si mem kaj pri ĝiaj formoj, de la potenceblo kiun havas ĉiu el ili, kaj kiel oni devas komponi la intrigojn por ke la poezia komponaĵo estu bela».[1]

Kovrilapxgo de eldono de 1780.

Ŝajne, la verko estis komponita origine per du partoj:[2]​ unu unua libro pri tragedio kaj epopeo, kaj ebla dua libro pri komedio kaj jambo, kiu ŝajne perdiĝis, eble dum la Mezepoko, kaj pri kiu oni scias nenion.

Esence, la Poetiko konsistas je laboro difini kaj karakterizi tragedion kaj aliajn imitartojn. Kun tiuj konsideroj aperas aliaj, malpli disvolvigitaj, pri historio kaj komparo kun poezio (nome artoj ĝenerale), prilingvaj konsideroj kaj aliaj pri "mimezo".

La Poetiko estas unu de la aristotelaj verkoj tradicie konataj kiel esoteraj aŭ akromataj. Tio signifas, ke ĝi ne estus estante publikigita, sed kiu konstituis nur aron de kajeroj de notoj dediĉitaj al instruado kiuj utilis kiel gvidilo aŭ indikiloj por la instruiato. Ili estis celitaj al aŭdoj kaj ne al legado.

La plej antikva de la kodeksoj kiuj enhavas la tekston de la Poetiko (jam sen la parto pri Komedio) estas la Codex Parisinus 1141, verkita fine de la 10-a jarcento aŭ komence de la 11-a jarcento.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Poetiko 1, 1447, 8-10
  2. Estas polemiko inter fakuloj ĉu Aristotelo verkis duan libron prie. Kuriozaĵo estas ke tiu hipoteza libro estas la kerno de la intrigo en la romano Il nome della rosa de Umberto Eco