Pol'and'Rock Festival

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pol'and'Rock Festival
muzikfestivalo
Komenco 1995 vd
Geografia situo 52° 36′ 40″ N, 14° 40′ 11″ O (mapo)52.6111814.669668Koordinatoj: 52° 36′ 40″ N, 14° 40′ 11″ O (mapo)
Lando(j) Pollando vd
Pol'and'Rock Festival (Pollando)
Pol'and'Rock Festival (Pollando)
DEC
Pol'and'Rock Festival
Pol'and'Rock Festival
Map
Pol'and'Rock Festival
Retejo Oficiala retejo
vdr

Pol'and'Rock Festival, antaŭe konata kiel Woodstock Festival Poland (pole Przystanek Woodstock), estas ĉiujara senpaga rokmuzika festivalo en Pollando (ĉe la pola/germana landlimo), inspirita de la Woodstock-festivalo. La festivalo okazas ekde 1995. La averaĝa kvanto de vizitantoj dum la lastaj kvar jaroj estas 625 000 homoj kaj estas unu el la plej grandaj Festivaloj en Eŭropo,

Deveno[redakti | redakti fonton]

La devizo de la festivalo estas "Amo, Amikeco, Muziko". La evento estas tenata de la Granda Orkestro de Kristnaska Almozdonado kiel maniero de dankado ĝiajn volontulojn. Ĝenerale dumsemajna evento, ĝiaj du etapoj estas en daŭra uzo ekde frua posttagmezo, havante elstaran econ de spektakloj de ĉirkaŭ 30 anaroj ĉiujare. Multaj Polujaj anaroj plurfoje ĉeestis, unkluzive de IRA, Myslovitz, Dżem, Acid Drinkers, Lessdress kaj 2TM2,3. Internaciaj anaroj estas ankaŭ invititaj ĉiun jaron - Sabaton, The Stranglers, Papa Roach, The Prodigy, Guano Apes, Kontrust, Clawfinger, Nigel Kennedy, Gentleman, Korpiklaani inter multaj aliaj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua Przystanek Woodstock okazis en Czymanowo en 1995 . En 1996 la festivalo okazis en Szczecin. De 1997 ĝis 1999 en Żary. En 2000 en Lębork. De 2001 ĝis 2003 denove en Żary. Ĝi okazas en Kostrzyn ĉe Odro (Kostrzyn nad Odrą) ekde 2004 .

Multkultura vilaĝo Esperanto[redakti | redakti fonton]

En la teritorio de la Festivalaj Organizantoj - ASP (Akademio de Belaj Artoj) okazas jam dum kelkaj jaroj Multkultura vilaĝo Esperanto kie eblas sekvi kursojn de Esperanto trifoje ĉiutage, diversatemajn prelegojn pri malmultekosta vojaĝado tra la mondo kiel Pasporta Servo [1]. Samtempe oni okazigis kelkdekon da metiejoj pri la plej diversaj temoj, koncertoj, okazas konferencoj, teatraj aŭ pentraj prezentoj, diskutoj, renkontiĝoj kun libera partopreno[2].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (eo) Multkultura Vilaĝo Esperanto dum POL'and'Rock-Festivalo 2021, Revuo Esperanto, p. 207, n-ro 1361 (10), oktobro 2021
  2. (eo) Kampanjo por informi pri Esperanto en la junulara festivalo Polandrock 2020

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]