Pola-rusa milito 1609-1618

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Pola-rusa milito 1609-1618 (moskva milito) – kunpuŝiĝo inter la Respubliko de Ambaŭ Nacioj kaj la Rusa carlando en la jaroj 1609-1618.

Caro Bazilo la 4-a Ŝujskij timanta laŭvican polan intervenon en aferoj de Rusio interkonsentis la 28-an de februaro 1609 en Viborg aliancon kun Svedio kontraŭ Pollando. Laŭ ĝi Karolo la 9-a devus redoni al Rusio fortikaĵojn en Inflantoj, rekonkeritaj dum la pola-sveda milito 1600-1611. Svedaj korpusoj de Edvard Horn kaj Jacob Pontusson de la Gardie kunligiĝis kun la rusa soldataro. Aprile al Velikij Novgorod alvenis 15000 svedajn soldatojn kaj solduloj de Francio, Skotlando, Germanio kaj Anglio. Skopin-Szujskij fronte de la 27-mila grupiĝo de sveda-rusa armeo ekprovis forigi polan sieĝon de Moskvo. La 23-an de julio 1609 venkis armeon de Aleksander Zborowski apud Tver. Li tamen estis devigita pro ribelo de fremdlandaj solduloj, kiuj ne ricevis soldatan salajron, rezigni pri atako kontrŭ poloj sieĝantaj Moskvon.

Responde al tio Sigismondo la 3-a Vasa militiris al Smolensk kaj eksieĝis ĝin septembre 1609. Tiamaniere komenciĝis regula pola-rusa milito.