Ŝirma pejzaĝa regiono Poodří
ŜPR Poodří estis fondita la 27-an de marto 1991. Ties areo estas 81,5 km². Ĝi estis establita pro kaŭzo de ŝirmo de konservita roja fluo, senelirejaj branĉoj kaj ebenaĵaj arbaroj. Administracio de ŜPR Poodří havas sidejon en Studénka.
Enhavo |
Situo [redakti]
ŜPR Poodří troviĝas en Moraviasilezia regiono kaj ĝi trafas teritoriojn de distriktoj Frýdek-Místek, Nový Jičín kaj Ostrava.
Etareaj ŝirmaj teritorioj [redakti]
Natura parko (NP) [redakti]
Nacia natura rezervejo (NNR) [redakti]
Natura memorigaĵo (NM) [redakti]
Geomorfologio [redakti]
ŜPR Poodří etendiĝas laŭlonge fluo de rivero Odra, inter municipoj Jeseník nad Odrou kaj Ostrava. Rilate al ties vala situo ne estas en ĝi grandaj altecaj diferencoj. la plej malalta punkto de ŜPR Poodří estas en Arbaro de Polanka - 214,1 m.s.m. kaj la plej alta punkto okcidente de Kunín - 293,5 m.s.m.
Klimataj rilatoj [redakti]
ŜPR Poodří troviĝas en milde varma regiono. La mezproksima pojara temperaturo estas ĉi tie proksimume7-8,5°C. Dum jaro ĉi tie falas mezproksime ĉirkaŭ 700 mm da pluvo. Dum jaro ĉi tie falas ĉirkaŭ 1 metro da neĝo.
Plantaro [redakti]
En ŜPR Poodří aperas kvanto kaj akvaj kaj herbejaj kaj arbaraj plantoj. Ĉe la akvaj areoj aperas precipe karekso kaj fragmito. Ĉe la blindaj rojaj ŝultroj ekzemple aperas endanĝerigita Hottonia palustris. La arbaroj prenas proksimume 10% da teritorio de ŜPR Poodří. Tre abunde aperas en ili betula karpino, tigfrukta kverko aŭ tilia cordata.