Porfirio Rubirosa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Porfirio Rubirosa
Persona informo
Naskiĝo 22-an de januaro 1909 (1909-01-22)
en San Francisco de Macorís
Morto 5-an de julio 1965 (1965-07-05) (56-jaraĝa)
en Parizo
Mortokialo trafikakcidento
Tombo Cemetery of Marnes-la-Coquette
Ŝtataneco Domingo
Familio
Patro Pedro Maria Rubirosa
Patrino Ana Ariza Almanzar
Edz(in)o Flor de Oro Trujillo • Danielle Darrieux • Doris Duke • Barbara Hutton • Odile Rodin
Okupo
Okupo diplomato • mondumano • aŭtosportisto
vdr

Porfirio RUBIROSA Ariza (22a de Januaro, 1909 – 5a de Julio, 1965) dominga diplomato, aŭtokonkurencisto, militisto kaj pololudanto. Li estis apoganto de diktatoro Rafael Trujillo, kaj tiukadre politika mudisto dum lia reĝimo.[1] Rubirosa famiĝis kiel internacia playboy pro sia monduma vivostilo kaj siaj legendaj seksaj atingoj kun virinoj.[2] Inter liaj kvin edzinoj estis du el la plej riĉaj virinoj en la mondo.[3]

Li edukiĝis kaj vivis tre ofte en Parizo, krom neregula restado en Domingo; ŝi postenis en diversaj ambasadoj, kiel en Berlino en 1936 (Nazia Germanio) ktp. Post la murdo de Trujillo (lia iama bopatro) en 1961, li klopodis resti en diplomatia kariero, sed perdis sian apogon el altaj diktatoraj instancoj. Oni indikis lian intervenon en murdo de politikaj opoziciantoj, sed ne estis serioze akuzita. Oni indikis, ke li havis amaferojn kun tre diversaj virinoj kiel Dolores del Río, Eartha Kitt, Marilyn Monroe,[4] Ava Gardner, Maria Montez, Rita Hayworth, Dorothy Dandridge, Lupe Vélez, Soraja Esfandijari Baĥtijari, Peggy Hopkins Joyce, Joan Crawford, Veronica Lake, Kim Novak, Judy Garland, Eva Perón kaj Amália Rodrigues[5].[4] Li flirtis kun sia eks-edzino Flor de Oro Trujillo Ledesma dum sia nupto kun Doris Duke. Li kaj Zsa Zsa Gabor estis kune viditaj dum ŝia nupto kun George Sanders.

Rubirosa mortis la 5an de Julio, 1965, estante 56-jaraĝa.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Pulp International - Confidential story on Porfirio Rubirosa. Alirita 21a de Decembro 2014.
  2. . Quincy Jones Has a Story About That (29a de Januaro, 2018).
  3. Grimes, William, "The Last Playboy: The High Life of Porfirio Rubirosa", 23a de Septembro, 2005.
  4. 4,0 4,1 The Player. Iconic Players: Porfirio Rubirosa. AskMen. Arkivita el la originalo je 2014-12-21. Alirita 21a de Decembro 2014.
  5. Amália Rodrigues - a derradeira entrevista.