Portalo:Dinosaŭroj/Artikolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rekonstruo de aspekto de la specio Allosaurus fragilis
Rekonstruo de aspekto de la specio Allosaurus fragilis

Alosaŭro (el la greka allos/αλλος "fremda", "nekonata" aŭ "stranga" + sauros/σαυρος "lacertulo") estis priskribita en la jaro 1877 fare de Othniel Charles Marsh, la fama usona paleontologo el la 19-a jarcento. Ĝi estis relativa proksimulo de gigantaj karĥarodontosaŭredoj, kiel plej konataj reprezentantoj estas Giganotosaŭro carolinii, priskribita de Coria kaj Salgado en la jaro 1995 kaj Mapusaŭro, kiu estis priskribita de Coria kaj Currie en la jaro 2006 (ambaŭ el subfamilio de Giganotosaurinae, kreitaj dum la priskribo de Mapusaŭro). La plej malalta komuna pozitivo, kiu ensumigas ankaŭ alosaŭron (respektive Alosaŭredojn) kun karĥarodontosaŭredoj estas superfamilio de Alosaŭredoj.

Trovejoj

Fosilioj de tiu ĉi familio estas konataj el Usono (ŝtatoj Utah, Wyoming, Nov-Meksiko kaj Colorado el supraj ĵurasiaj sedimentoj de formacio de Morrison, kies tavoloj sume troviĝas sur la teritorioj de usonaj ŝtatoj Wyoming, Colorado, Montana, Norda Dakoto, Suda Dakoto, Nebraska, Kansas, Oklahoma, Teksaso, Nov-Meksiko, Arizona, Utah kaj Idaho, kaj kanadaj provincoj Saskaĉevano kaj Alberto kaj nove ankaŭ el Portugalio (formacio de Lourinh), de kie estas konata specio Allosaurus europaeus.