Portalo:Hinduismo/Mitologio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ganeŝo
Dosiero:Tridevi.png
Tridevaoj

Plimulto de la hinduismaj diaroj (devaoj) estas kunigita kun la naturo - Vaju (vento), Agni (fajro) kaj multaj aliaj. La antaŭa loko de la hinduisma panteono apartenas al Indra. Lia patro estas Dhjajus-pita (ĉielo) kaj lia patrino estas Prthivi (tero). Li priregas la naturaperaĵojn kaj li estas reganto de ĉiuj devaoj. Pluaj signifaj deavoj estas aditjidoj, la filoj de Aditi kaj Kaŝjapa, kiuj prezentas 12 monatojn de la jaro - Dhata, Mitra, Arjaman, Rudra, Varuna, Bhaga, Surja, Vivaŝvan, Puŝan, Savitri, Tvaŝtri kaj Viŝnuo - kaj ili estas gardantoj de la universa ordo. Plu vasoj, kiuj prezentas la naturaperaĵojn kaj ili estas kompaniuloj de Indra - Apa (maro), Anala (lumo), Anila (vento), Dhara (pluvo), Soma (luno), Dhruva (polarstelo), Pratjusa (sunleviĝo) kaj Prabhasa (lumado) kaj sidhoj Dharma, Dĝnana, Vairagja kaj Iŝvarja (perfekte naskiĝintaj). La plej ĉefaj reprezentantoj de la hinduisma panteono estas Brahmo, Viŝnuo, Ŝivao kaj prapatro de la homaro Manuo. Inter la devoj apartenas ankaŭ sanktaj riveroj Gango, Sarasvatio kaj Jamuno.

Ĉiuj devaoj havas ankaŭ siajn virinajn similulojn (ŝaktiojn). Sarasvatio estas la virina similulo de Brahmo. Ŝi estas adorata kiel diino de amo kaj arto. Lakŝmio, la diino de beleco kaj riĉeco, estas virina similulo de Viŝnuo. Virina similulo de Ŝivao estas Parvati.

Inter la hinduismaj devaoj estas kalkulataj ankaŭ sanktuloj, orakolistoj kaj saĝuloj. Ili estas konsiderataj kiel, reenkarniĝuloj de Brahmo, certa devao aŭ homo, kiu atingis liberiĝon (mokŝon). En purana terminologio estas konataj sep principoj simbolataj de nomoj de sep orakolistoj - Bhrigu, Mariĉi, Atri, Pulastja, Pulaha, Kratu kaj Vaŝistha. Tiuj ĉi grandaj orakolistoj instruis malnovepokan sciadon brahmavidjon konata el upaniŝadoj. Inter la plej konataj hindaj orakolistoj apartenas Vjaso, kiu diktis Mahabharaton kaj faris aranĝon de Vedoj. Kiel mesaĝisto de la dioj estas konsiderata saĝulo Narada.