Portalo:Homoj/Homoj po semajno/30

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Portreto de Mendelejev fare de Ilja Repin, 1885
Portreto de Mendelejev fare de Ilja Repin, 1885

Dmitrij Ivanoviĉ MENDELEJEV (ruse Дмитрій Ивановичъ Менделѣевъ, nuntempa rusa ortografio: Дмитрий Иванович Менделеев) (8-a de februaro 1834, Tobolsk2-a de februaro 1907, Sankt-Peterburgo), eminenta rusia kemiisto, la plej konata lia eltrovaĵo estas Periodeca leĝo de kemiaj elementoj, laŭ kiu li kompilis periodecan sistemon de kemiaj elementoj. Poste, sciencistoj povis antaŭdiri la ekziston de aliaj elementoj en la perioda tabelo.

Dmitrij Ivanoviĉ Mendelejev naskiĝis la 8-an de februaro 1834 (la 27-an de januaro, laŭ la tiam uzata kalendaro) en Tobolsk. Li estis la dektria infano en la familio de direktoro de Tobolska gimnazio — Ivan Pavloviĉ Mendelejev. Kiam li estis 13-jaraĝa, Dmitrij ekstudis en Tobolska gimnazio.