Portalo:Homoj/Homoj po semajno/45

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Natalie Portman
Natalie Portman

Natalie PORTMAN (naskiĝis la 9-an de junio, 1981 en Jerusalemo, Israelo sub la nomo de Natalie Hershlag - נטלי הרשלג - kiel ununura filino) estas usona aktorino. Ŝi surprenis komence de sia kariero la junulinan nomon de sia avino Portman kiel artistan nomon.

Ŝi konatiĝis jam 13-jare per la franca filmo Léon en la jaro de 1994. Tion sekvis la filmoj kiel Heat kaj precipe Star Wars.

Lia israela patro laboris kiel kuracisto, la usona patrino estis dommastrino. La familio translokiĝis al Usono, kiam la patro trovis laboron en Merilando kaj kiam ŝi estis 3-jara. Poste la familio multfoje translokiĝis.