Portalo:Homoj/Homoj po tago/11

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Antoni GRABOWSKI - Naskiĝis la 11-an de junio 1857 en Nowe Dobre apud Chełmno kaj mortis la 4-an de julio 1921 en Varsovio. Li estis pola kemia inĝeniero kaj frua Esperanto-aktivulo, kiu precipe per siaj tradukoj grave influis la evoluon de la Esperanta literatura lingvo.

Baldaŭ post lia naskiĝo la familio transloĝiĝas de Nowe Dobre al Toruń. Pro nesufiĉaj vivrimedoj Antoni jam en aĝo dek-kelkaj jaroj, tuj post fino de la baza lernejo, devas komenci labori. Tamen lin plu pelas grandega lernvolo; sen ies helpo li aŭtodidakte preparas sin al la ekzameno por aliro de gimnazio. Tiun ekzamenon li pasas kun elstaraj rezultoj. Dum la sekva lernado en la toruna gimnazio "Nikolao Koperniko" li atingas bonegajn rezultojn, per siaj abundaj scioj li superas la samaĝulojn; sekve oni sendas lin du fojojn en pli altan klason.