Portalo:Homoj/Homoj po tago/21

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sigmund Freud
Sigmund Freud

Sigmund FREUD (naskiĝis la 6-an de majo, 1856 en Příbor (Moravio), mortis la 23-an de septembro, 1939 en Londono) estis fama neŭropsikiatro laboranta en Vieno.

Li estas la ekpripensinto de la psikanalizo.

Liaj teorioj estas pridiskutataj nun kaj kontraŭuloj konsideras la metodojn psikanalizajn pli-malpli malefikaj ol aliaj terapimetodoj. Tamen Sigmund Freud famiĝas daŭre kiel influa filozofo de la 20-a jarcento.

Freud naskiĝis la 6-an de majo 1856 kiel filo de judaj gepatroj en Příbor, kien la familio elmigris dum la 14-a/15-a jarcento post la judpersekutoj en Kolonjo. Kvankam Freud poste iĝis ateisto, li ĉiam akcentis la signifon de sia judeco.