Portalo:Homoj/Homoj po tago/8

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ŝogi Efendi (naskita je la 1-a de marto 1897 en Akka; mortinta je la 4-a de novembro 1957 en Londono) estas la pli maljuna nepo de 'Abdu'l-Bahá (kiu estis plej maljuna filo de Bahá'u'lláh). kaj kiu gvidis inter 1921-1957 la administradon de Bahaa Kredo.

Shoghi Effendi estis la plej maljuna nepo de 'Abdu'l-Bahá. Naskiĝis la 1-an de marto 1897, de lia plej frua infaneco li havis specialan rilaton kun sia avo. Li studis en la Usona Universitato de Beirut kaj poste ĉe Kolegio de Balliol (Oksfordo) en Anglio. Post la forpaso de 'Abdu'l-Bahá je la 28-a de novembro 1921 Shoghi Effendi eksciis, ke li estis nomita kiel Gardanto, la plej alta nomita ofico en la nova administra ordo de la Bahaa Kredo klarigita en la Volo kaj Testamento de 'Abdu'l-Bahá.