Shoghi Effendi Rabbání

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Shoghi Effendi Rabbání
Persona informo
Naskiĝo 1-an de marto 1897 (1897-03-01)
en Akko
Morto 4-an de novembro 1957 (1957-11-04) (60-jaraĝa)
en Londono
Mortokialo Influenza
Tombo Londono
Lingvoj anglapersaarabaturkafranca
Ŝtataneco Palestino
Alma mater Balliol CollegeUsona universitato de Bejruto
Subskribo Shoghi Effendi Rabbání
Familio
Edz(in)o Ruhiyyih Khanum
Okupo
Okupo religiestro • Gardanto de la Afero de Dio • tradukisto
vdr

Shoghi Effendi Rabbání (شوقي أفندي رباني) naskiĝis je la 1-a de marto 1897 en Akko (Israelo). Li estis la plej maljuna nepo de 'Abdu'l-Bahá, kiu estis la plej maljuna filo de la Fondinto de la Bahaa Kredo, Bahá'u'lláh. Laŭ la bahaa ortografia sistemo lia nomo estus skribita Shawqí Afandí, sed lia nomo jam delonge estis konata kiel Shoghi Effendi, antaŭ ol la nuna sistemo estis akceptita.

Ekde lia plej frua infaneco li havis specialan rilaton kun sia avo. Li studis en la Usona Universitato de Bejruto kaj poste ĉe Kolegio de Balliol de Oksfordo en Anglio. Post la forpaso de 'Abdu'l-Bahá je la 28-a de novembro 1921 Shoghi Effendi eksciis, ke li estis nomita de lia avo kiel la "Gardanto de la Afero de Dio" (Valí 'Amr'ulláh), la plej alta nomita ofico en la nova administra ordo de la Bahaa Kredo klarigita en la Volo kaj Testamento de 'Abdu'l-Bahá. Tiun oficon li plenumis ĝis sia morto je la 4-a de novembro 1957 en Londono.

Atingoj[redakti | redakti fonton]

Dum tridek ses jaroj li disvolvis la mondvastan Bahaan komunumon kaj ĝiajn administrajn strukturojn. Ĉar la Bahaa komunumo estis relative malgranda kaj ne disvolvita, kiam li fariĝis Gardanto, li plifortigis kaj disvolvis ĝin dum multaj jaroj, ĝis ĝi kapablis subteni la administran strukturon viziitan de 'Abdu'l-Bahá. Sub la gvidado de Shoghi Effendi, Naciaj Spiritaj Asembleoj estis formitaj, kaj multaj miloj da Lokaj Spiritaj Asembleoj ekestis dum la Bahaa Kredo tutmonde disvastiĝis.

Dum sia vivo Shoghi Effendi tradukis multajn el la verkoj de Báb, de Bahá'u'lláh kaj de 'Abdu'l-Bahá. Dum lia gardanteco la Bahaa religio disvolviĝis en tutmondan kredon. De la tempo de lia elekto ĝis lia morto, la Bahaa Kredo kreskis de 100.000 al 400.000 anoj, kaj landoj de reprezentado de 35 ĝis 250. Li ankaŭ nomis 32 vivantajn Manojn de la Afero, kontrolis la kompletigon de la superkonstruaĵo de la Maŭzoleo de la Báb, verkis Dio Preterpasas en 1944 por celebri la centjariĝon de la Kredo, lanĉis la Dekjaran Kampanjon en 1953 kaj agis kiel oficiala reprezentanto de la Kredo al leĝaj aŭtoritataj en Palestino/Israelo dum la multaj provoj de la rompantoj de la Interligo por forpreni de li la aŭtoritaton.

Privata vivo de Shoghi Effendi[redakti | redakti fonton]

Shoghi Effendi Rabbáni estis oksforde edukita kaj bonege regis la anglan lingvon. Li estis tre inteligenta kaj energia. Je la 25-a de marto 1937 li edziĝis al kanadana fraŭlino Mary Maxwell titolita Amatu'l-Bahá Rúḥíyyih Khánum. Ŝi estis la ununura ido de May Maxwell, unu el la ĉefaj disĉiploj de 'Abdu'l-Bahá, kaj de William Sutherland Maxwell, notinda arkitekto kanadana. Tiam ŝi estis alta, atleta kaj alloga virino 27 jaraĝa. En 1941 ŝi fariĝis la ĉefa angla sekretario de Shoghi Effendi. En 1951 Shoghi Effendi nomumis ŝin al la Unua Internacia Bahaa Konsilantaro, la embria Universala Domo de Justeco.

Shoghi Effendi kaj Rúḥíyyih Khánum neniam havis gefilojn.

Interlig-rompado (Ekskomunikado)[redakti | redakti fonton]

En sia Volo kaj Testamento, 'Abdu'l-Bahá deklaris:

"La sankta kaj juna branĉo, la Gardanto de la Afero de Dio, kiel ankaŭ la Universala Domo de Justeco universale elektota kaj establita, estas ambaŭ sub la zorgo kaj protektado de la Abhá Beleco (Bahá'u'lláh), sub la ŝirmo kaj neerara gvidado de la Ekzaltito (Báb) (mia vivo estu oferita por ili ambaŭ). Kion ajn ili decidas, estas di-devena. Tiu, kiu ne obeas lin, nek obeas ilin, ne obeis Dion; tiu, kiu ribelas kontraŭ li kaj kontraŭ ili, ribelis kontraŭ Dio; tiu, kiu disputis kun li, disputis kun Dio; tiu, kiu oponis lin, oponis Dion; tiu, kiu argumentas kun ili, argumentis kun Dio; tiu, kiu disputis kun li, disputis kun Dio; tiu, kiu malagnoskis lin, malagnoskis Dion; tiu, kiu malkredis lin, malkredis Dion; tiu, kiu devias, apartigas sin kaj turniĝas for de li, vere deviis, apartigis sin kaj turniĝis for de Dio. La kolerego, la furioza indigno, la venĝo de Dio restu sur li!"

Tra la vivodaŭro de Shoghi Effendi preskaŭ ĉiuj restantaj familianoj kaj idoj de 'Abdu'l-Bahá iam ribelis kontraŭ lia aŭtoritato kaj estis forpelitaj de li kiel interlig-rompantoj. Aliaj branĉoj de la familio de Bahá'u'lláh jam estis deklaritaj interlig-rompantoj en la Volo kaj Testamento de 'Abdu'l-Bahá.

Kaze de la forpelo de Rúḥí Afnán, kiu estis la kuzo de Shoghi Effendi, ĝi ricevis publikan atenton, kaj kreis apartajn suferojn por la familia vivo de Shoghi Effendi.

Neatendita Morto[redakti | redakti fonton]

La forpaso de Shoghi Effendi venis neatendite je la 4-a de novembro 1957, kiam li estis vojaĝanta al Britio kaj infektiĝis je azia gripo.

La Volo kaj Testamento de 'Abdu'l-Bahá priskribis la sinsekvadon de la Gardantoj de la Kredo, sed Shoghi Effendi ne havis gefilon, kaj ĉiuj aliaj kandidatoj estis forpelitaj el la Kredo kiel Interlig-rompantoj, (t.e. iu, kiu ne akceptis la aŭtoritaton de la posteuloj de Bahá'u'lláh : `Abdu'l-Bahá, Shoghi Effendi kaj la Universala Domo de Justeco). La Volo kaj Testamento de 'Abdu'l-Bahá preskribis, ke la Gardanto devas esti vira ido de Bahá'u'lláh kaj aprobita de la Manoj de la Afero. Malgraŭ tio, unu el la Manoj de la Afero, Mason Remey, proklamis sin Gardanto kaj estis forpelita el la Kredo de la aliaj Manoj de la Afero kiel interlig-rompanto. Vidu: la Ortodoksa Bahaa Kredo

Posteuloj de Shoghi Effendi[redakti | redakti fonton]

La demando pri posteuloj estis lasita al la decido de la Universala Domo de Justeco, kiu estis fine elektita je la 21-a de aprilo 1963, je la fino de la Dekjara Kampanjo aŭ Plano (19531963) de mondekspansio iniciatita de Shoghi Effendi antaŭ sia morto. Pro la neatendita forpaso de Shoghi Effendi la Manoj de la Afero, nomitaj de Shoghi Effendi kiel la "Ĉefintendantoj de la Mondordo de Bahá'u'lláh", ludis la necesajn administrajn rolojn kaj organizis la voĉdonadon pri la Universala Domo de Justeco. Ili ekskludis sin de la balotado. Post sia elekto la Universala Domo de Justeco konkludis, ke estas neeble nomumi alian Gardanton. Shoghi Effendi restas la unua kaj lasta Gardanto de la Bahaa Kredo.

Tio ĉi estas nur disputata de Remey-anoj (anoj de la diversaj sektoj, kiuj sekvas S-ron Mason Remey), kiuj estis forpelitaj de la Kredo kiel interlig-rompantoj. Pro la klare skribitaj testamentoj de Bahá'u'lláh kaj 'Abdu'l-Bahá, kiuj formas la fundamenton de la Bahaa Interligo, bahaanoj ne konsideras tiujn sektojn bahaaj. Laŭ bahaanoj, la Interligo protektas la Kredon de divido, kaj grupoj kiel la Ortodoksa Bahaa Kredo estas remey-anoj, same kiel tiuj, kiuj malagnoskis Bahá'u'lláh-on kiel la Promesiton de Báb kaj anstataŭe sekvis Lian duonfraton Mírzá Yaḥyá (kiu estis titolita Ṣubḥ-i-Azal t.e. "Mateno de Eterneco"), estas konsiderataj kiel azalanoj, ne kiel babanoj, ĉar laŭ bahaanoj ili rompis la Interligon de Báb.

Shoghi Effendi kaj Esperanto[redakti | redakti fonton]

Shoghi Effendi subtenis la ideon de internacia helplingvo kiel ilon por la establigo kaj eternigo de la mondpaco. La principo de internacia helplingvo estas unu el la ĉefaj principoj de la Bahaa Kredo. Shoghi Effendi forte kuraĝigis la filinon de Ludoviko Zamenhof, Lidja Zamenhof, en ŝiaj strebadoj disvastigi Esperanton. Shoghi Effendi ne nur volis, ke ŝi promociu la Bahaan Kredon, sed ankaŭ rekte instigis ŝin vojaĝi por instrui kaj disvastigi Esperanton. Shoghi Effendi esperis, ke post ŝia vojaĝo al Usono ŝi povus iri al Irano por instrui la persajn bahaanojn pri Esperanto, sed Lidja Zamenhof mortis post sia reveno al Pollando kiel hebreino.

Shoghi Effendi kuraĝigis bahaanojn ne nur kunlabori kun esperantistoj, sed ankaŭ lerni la lingvon. Malgraŭ tio, ne eblis por Shoghi Effendi elekti oficialan lingvon por la Bahaa komunumo. Laŭ la Bahaaj Skriboj, tiu lingvo estos elektita de la mondregistaro de la estonteco. Bahaanoj ne oficiale subtenas Esperanton aŭ eĉ la anglan aŭ persan kiel internaciajn helplingvojn (kvankam la angla kaj persa devas esti uzataj de la Bahaa Mondcentro pro praktikaj kialoj), sed ĉiuj bahaanoj estas kuraĝigitaj de la skriboj de 'Abdu'l-Bahá kaj Shoghi Effendi lerni la lingvon aŭ/kaj kunlabori kun esperantistoj.

La Universala Domo de Justeco ankaŭ promocias la principon de internacia helplingvo kaj menciis ĝin en sia "Promeso de Monda Paco", deklaro sendita al ĉiuj registaroj de la mondo pri la metodoj por establi mondpacon. La Universala Domo de Justeco aprobis la kreon de la Bahaa Esperanto-Ligo (BEL), kiu rekte respondecas al tiu institucio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bahaa Ortografio
Por klarigoj pri la transskribado de la nomoj arabaj kaj persaj per okcidentaj literoj, vidu la artikolon de Vikipedio titolitan:
« Bahaa ortografio ».

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]