Portalo:Libera programaro/Artikolo de la monato/8

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ubuntu ([uːˈbuːntuː]) estas operacia sistemo por personaj komputiloj. Ĝi estis lanĉita je 2004. kaj mem baziĝas sur Debiano.

Ubuntu apartenas al la familio de libera programaro, tio signifas ke la fontokodo de la programoj estas libere uzebla, reuzebla kaj ŝanĝebla. Ekzistas jam diversaj operaciumaj sistemoj liberaj, sed Ubuntu celas distingiĝi per:

  • Uzebleco, facila instalado, taŭga por homoj kiuj volas transiri de Vindozo al libera operaciuma sistemo
  • Regulaj aktualigoj, ĉiun duonan jaron
  • Adaptebleco ankaŭ en malriĉaj landoj kaj por malgrandaj lingvoj

La projekton Ubuntu subtenas la sudafrika riĉegulo Mark Shuttleworth, kiu tre interesiĝas pri edukado en malriĉaj landoj kaj komunumoj. Shuttleworth fondis firmaon Canonical Ltd., por helpi al homoj utiligi Ubuntu-n, tiun "linukson por homaj estaĵoj". La firmao supervizias la programfaradon fare de volontuloj, disponigas la Ubuntu-eldonojn rete aŭ sendas diskon al homoj kiuj petas ĝin. Krome ĝi organizas kursojn, por komercaj klientoj ĝi aranĝas subtenon por-pagan. Sed Ubuntu mem estas kaj restas libera kaj senpaga.

La plej aktuala versio, Ubuntu 9.04 (Jaunty Jackalope), estis eldonita la 23-an de aprilo 2009.

Ubuntu estas havebla ankaŭ en Esperanto.