Portreto de Bindo Altoviti (Rafaelo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Portreto de Bindo Altoviti

La Portreto de Bindo Altoviti estas pentraĵo finigita ĉirkaŭ 1515 de la itala renesanca pentristo Rafaelo. Ĝi estas en la Nacia Galerio de Arto de Vaŝingtono, Usono.

Bindo Altoviti estis riĉa bankisto naskiĝinta en Romo en 1491, sed devena el Florenco. Li estis klera viro kiu amis artojn.

La gracia, preskaŭ virineca sinteno de la temo kun la forta kontrasto inter helo kaj malhelo estas netipaj de la verkaro de Rafaelo, ĉefe ĉe liaj portretoj de viroj, pruvo de la artista eksperimentemo per diversaj stiloj kaj formoj en sia posta roma periodo. Ankaŭ la influo de verkoj de Leonardo, kiujn Rafaelo atenteme studis dum tiu periodo de sia kariero, estas rimarkinde evidenta en tiu preciza artaĵo.

Bibliograifo[redakti | redakti fonton]

  • David Brown kaj Jane Van Nimmen. Raphael and the Beautiful Banker: The Story of the Bindo Altoviti Portrait. Yale University Press, 2005.