Preĝejo Ĉieliro de Maria (Pécs)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
preĝejo Ĉieliro de Maria
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Pécs
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Baranya
diocezo Pécs
Arkitektura priskribo
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

preĝejo Ĉieliro de Maria (ankaŭ konata, kiel preĝejo Nia Sinjorino) estas romkatolika historia monumento en Hungario, en urbo Pécs.

Historio[redakti | redakti fonton]

En tiu loko la unua preĝejo estis konstruita en 1727. En 1847 monaĥinoj alvenis, kiuj konstruis post jaroj monaĥinejon kaj lernejon kontaktiĝantajn al la preĝejo. Inter 1851 kaj 1854 ankaŭ la preĝejo estis pligrandigita. En 1886 la plena fasado trakonstruiĝis. Dum la socialismo la monaĥinoj ne rajtis servi.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La konstruaĵo situas laŭ placo laŭ la trotuaro inter monaĥinejo kaj lernejo. Kontraŭe troviĝas Baziliko-katedralo de Sankta Petro kaj Sankta Paŭlo en Pécs. En mezo de la fasado (malsupre) la ornama enirejo funkcias. Pli supre en niĉo skulptaĵo pri Sankta Maria estas videbla. Plej supre kvadrata turo altiĝas, kies pinto estas longa piramido. Post la fasado la navo etendiĝas. La ĉefaltara bildo prezentas Ĉieliron de Maria.

Kermeso okazas la 15-an de aŭgusto.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.