Preĝejo Marteno de Tours (Rajka)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Preĝejo Marteno de Tours
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Rajka
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Győr-Moson-Sopron
diocezo Győr
dekanujo Moson
paroĥo loke, sed la zorganto en Dunakiliti
Arkitektura priskribo
Konstrustilo gotiko, baroko
Konstruado
Specifo
Ligiloj
vdr

La paroĥa preĝejo Marteno de Tours estas romkatolika historia monumento en vilaĝo Rajka (Hungario).

Historio[redakti | redakti fonton]

La romianoj havis tie sentinelan turon. Baldaŭ la hungaroj konstruis sur ĝi kapelon kun turo, ĉar en la vilaĝo estis alia kirko. La turkoj detruis ĝin en 1683, tial oni konstruis konvenan barokan kirkon el la menciita kapelo. La orgeno estis kreita en 1905.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo situas sola en parko laŭ la trotuaro, sed flanke kalvario estas videbla el la 18-a jarcento. Estas alia enirejo en flanko de la navo, super la pordo en niĉo kun mezepoka statuo de Kristo. La fasado estas simetria, ankaŭ tie estas niĉoj kun statuoj, la unua estas Marteno de Tours. La ĉefaltara bildo prezentas Martenon inter skulptaĵoj pri Sanktaj Floriano kaj Katerino. Ĉe la flankaj altaroj estas skulptaĵoj pri Sankta Maria kaj Sankta Jozefo.

La preĝejo estas stacio laŭ "Vojo de Sankta Marteno" (latine Via Sancti Martini).

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.