Preĝejo Naskiĝo de Maria (Rábapaty)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Preĝejo Naskiĝo de Maria
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Rábapaty
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Vas (Hungario)
diocezo Szombathely
dekanujo Sárvár
paroĥo loke
Arkitektura priskribo
Konstruado
Specifo
Ligiloj
vdr

La preĝejo Naskiĝo de Maria, origine hungare Kisboldogasszony-templom estas parte romkatolika historia monumento en Rábapaty.

Historio[redakti | redakti fonton]

Oni supozas, ke tiu gotika kirko estis konstruita en 16-a jarcento, sed laŭ eklezia fonto en 1332 jam estis tie kirko. Origine ĝi estis nur navokun turo. En 1716 ĝi estis pligrandigita laŭ baroko, samtempe oni alkonstruis absidon kaj sakristion. Estis tempo, kiam la vilaĝanoj estis luteranoj, sekve ili uzis la preĝejon. La katolika grupo estis refondita en 1714. Ĉirkaŭ en 1754 fervora katoliko konstruis kapelon kun kripto apud la preĝejon. En 1823 oni konstruis kruconavon, kiu enhavis la jam menciitaj kapelon. Post 2 jaroj pli nova turo konstruiĝis. En 1870 la konstruaĵo estis renovigita laŭ novgotiko. La orgeno estis farita en 1913, ĝi estis renovigita en 1998.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo situas sola en korto. La fasado estas simetria, meze la turo altiĝas kaj grandparte reliefas. La turopinto estas piramida. Antaŭ la enirejo ŝtona kruco estas videbla. La eniro povas okazi tra la turo. Interne la mebloj, altaro, predikejo estis faritaj en la dua duono de la 18-a jarcento laŭ rokoko. La altara bildo prezentas naskiĝon de Maria.

Kermeso okazas en la okan de septembro.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.