Preĝejo Sankta Anna (Igal)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paroĥa preĝejo Sankta Anna
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Igal
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Somogy
diocezo Kaposvár
dekanujo Somogyvár
paroĥo loke
Arkitektura priskribo
Konstrustilo baroko
Konstruado
Specifo
Longo 38 m
Larĝo 14 m
Alto 43 m (turo)
Ligiloj
vdr

La preĝejo Sankta Anna estas romkatolika preĝejo en Hungario, en urbo Igal, en la urbomezo.

Historio[redakti | redakti fonton]

En tiu loko gotika kirko Sankta Georgo konstruiĝis en la 13-a jarcento aŭ en la sekva jarcento. Dum dominado de turkoj konstanta pastro ne estis tie, nur poste ekde 1693. Dum la sekva periodo dum la kontraŭHabsburgaj militoj la kirko bruldetruiĝis, sed dum la pacaj tempoj en 1756 ĝi rekonstruiĝis dediĉita al Sankta Anna. Pri la mezepoko apenaŭ restis iom. Laŭ aspekto ĝi tre similas al la Preĝejo Ĉieliro de Maria (Andocs). La orgeno estis farita en 1883, en 1926 trakonstruita. La interna aspekto ŝanĝiĝis en 1908, ĝi estis restaŭrita en 1976.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo situas sola laŭ la trotuaro. En mezo de la fasado la turo grandparte reliefas kaj altiĝas, malsupre estas la enirejo. La turopinto estas bulbokupolo. Estas alia enirejo en flanko de la navo. La barokaj ĉefaltaro, predikejo kaj baptujo devenas el la 18-a jarcento. La ĉefaltara bildo prezentas Sanktan Annan, krome restis bildo pri Marteno de Tours el la malnova kirko.

Kermeso okazas en la 26-an de julio.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.