Preĝejo Sankta Jozefo (Bódvaszilas)
Paroĥa preĝejo Sankta Jozefo | |
---|---|
Paroĥa preĝejo Sankta Jozefo en Bódvaszilas
| |
katolika preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Bódvaszilas |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
provinco | Borsod-Abaúj-Zemplén |
diocezo | Eger |
dekanujo | Szendrő |
paroĥo | loke |
Arkitektura priskribo | |
Konstrustilo | baroko |
Konstruado | |
Specifo | |
Ligiloj | |
La preĝejo Sankta Jozefo estas romkatolika historia monumento en vilaĝo Bódvaszilas (Hungario).
Historio[redakti | redakti fonton]
En la iama Szilas estis kirko supozeble en la 12-a jarcento - ŝajnas - kun defenda muro. Pro la oftaj trakonstruoj ĝi havas similecon al Defend-preĝejoj de hajdukoj. Ĉirkaŭ 1650 la loĝantoj estis kalvinanoj. La katolika grupo refondiĝis en 1724. La katolika Miklós József Esterházy malkonstruigis la preĝejon kaj konstruigis barokan, pli grandan kirkon inter 1772–1774. La orgeno estis farita en 1924.
Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]
La preĝejo situas sola sur monteto kaj ĉirkaŭita per defenda muro. En la fasado la kvadrata turo reliefas. La turopinto estas baroka kaj cepoforma. La navo finiĝas en hufoforma absido kaj malpli larĝa, ol la navo. Sakristio aliĝas al la absido. La predikejo, ĉefaltaro kaj ambaŭ flankaltaroj estas barokaj. Sur la internaj muroj kaj plafono sekpentraĵoj estas videblaj.
Kermeso okazas en la 1-an de majo.