Preĝejo Sankta Jozefo (Gyékényes)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paroĥa Preĝejo Sankta Jozefo
Preĝejo Sankta Jozefo en Gyékényes
Preĝejo Sankta Jozefo en Gyékényes
katolika preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Gyékényes
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Somogy
diocezo Kaposvár
dekanujo Csurgó
paroĥo loke
Arkitektura priskribo
Konstrustilo klasikismo
Konstruado 18301835
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Preĝejo Sankta Jozefo estas romkatolika Monumento historia en Hungario, en urbo Gyékényes, en la urbomezo.

Historio[redakti | redakti fonton]

En la tiama Gykynes kirko funkciis antaŭ ol 1380, kiu detruiĝis dum la kontraŭturkaj bataladoj. La nun videbla preĝjo konstruiĝis en la 1830-aj jaroj. La ĉefaltara bildo estis pentrita en 1886. En la sekva jaro la preĝejo estis trakonstruita, en 1900 la navo pligrandiĝis. La orgeno estis farita en 1810, sed en tiu ĉi preĝejo funkcias de 1894. En 1971 oni plene renovigis la konstruaĵon.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo situas sola. La fasado estas simetria, sube meze troviĝas la ĉefenirejo kune kun malgranda vestiblo. Pli supre la turo altiĝas. Sur la ekstera muro estas videbla memortabulo, kiu memorigas pri tio, ke en 1945 bulgaraj soldatoj murdis tie 2 pastrojn. Interne la muroj estas blankaj, sed tiu blankaĵo kovras la originajn freskojn, el kio nur parto estas videbla ekde 2006.

Kermeso okazas en la 19-an de marto.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.