Preĝejo Sankta Marteno (Heiligenstadt)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Marteno-kirko deeoste
Interno

La iama konventa Preĝejo Sankta Marteno (germane: St. Martin) en Heiligenstadt, Germanujo, estas la ĉefa protestantisma kirko en la tuta regiono.

Historio[redakti | redakti fonton]

La Marteno-monteto estas la loko de la unua kirkofondo en la tuta Eichsfeld-regiono. Laŭlegende komisiis tion la franka reĝo Dagoberto la 1-a; venigis oni relikvojn de Sankta Aŭreo kaj de ties diakono el Majenco. La patronoj estas, kune kun la en la 9a jarcento aldonitaj relikvoj de la sanktuloj Serĝo kaj Bako la sanktuloj kiuj donis la nomon al la tuta urbo (latine: Hagiopolis, do loko de la sanktuloj/Heiligenstadt). Samtempe atestatas per tio la intimaj ligoj kun Majenco kaj la aparteneco al la Elektoepiskopujo Majenco kiu restis ĝis la fino de la 18a jarcento. Pli klare estas ankoraŭ la patronecŝanĝo je Sankta Marteno de Tours kio faritis jam en la 8a jarcento.

la unua halokirko anstataŭigitis en la mezo de la 9a jarcento per antaŭromanika baziliko kun kruca horizontala projekciaĵo. Ĉ. la jaro 960 fondis la majenca episkopo Vilhelmo apude kanonikejon aŭgustenanan. Konvento kaj kirko graviĝis en la tuta ĉirkaŭaĵo. Elfosaĵoj el la 1990aj jaroj supozigas la ekziston de imperiestra palatinejo. Estante ĉefdiakoneja centro la Marteno-kirko responsis pri ok paroĥujoj - inter kiuj estis ankaŭ la Preĝejo Sankta Mario (Heiligenstadt) - kaj pri sep klostroj.

Ĉ. la jaro 1276 komenciĝis la alikonstruo de la tuta komplekso en la stilo de gotiko kio finitis ĉ. la jaro 1450. Reformacio, pro la aparteneco al la katolika Majenco, ne tre sukcesis. Kiam dum la Tridekjara milito venis la madono de Rozopreĝejo (Elende) en la Marteno-kirkon la loko iĝis vere grava pilgrimejo. Sed la Regna deputacia fina akto finis en 1803 la tradiciajn ekleziajn regadojn. Ĉe la Viena kongreso venis la malsupra parto de Eichsfeld al la Reĝlando Hanovro kaj la supra parto al Prusio. Post abolicio de la konvento martena la preĝejo transdonitis al la protestantoj. La plejmulto de la ekipaĵo distribuitis je diversaj katolikaj preĝejoj enurbaj kaj enregionaj. Inter 1862 kaj 1886 restaŭritis la preĝejo laŭ la ideoj de historiismo dum kio oni forigis ankoraŭ aliajn aĵojn.

Arkitekturo kaj meblaro[redakti | redakti fonton]

Gotika baptujo bronza

Krom ŝanĝoj novgotikaj la aŭtentika gotikeco de tiu ĉi preĝejo bone konserviĝis. Temas pri trinava baziliko kun kruconervura volbo. La dunavera altarejo kun multangula finiĝo kontinuigas seninterrompe la centran navon. Ĉe la transiro inter longa navo kaj ĥorejo estas sude duonbloko portanta la okangulan turon kun pinta spajro. La riĉa dekoracio de la portaloj montras la sanktulojn lokajn kaj kronadon marian. Dum la lasta restaŭrado oni lasis la internon intene senfarba por ke la arkitekturo efektu per si mem eĉ pli bone. La koloraj vitraloj, ĉefe la uesta fenestrorozo, ŝajnigas la buntan sabloŝtonon variece. Datumas el la 19a jarcento la ligna ambono kaj la tripartita altara retablo el sabloŝtono, kies bildoj montas meze Kriston antaŭ Tomaso; ekstere estas la kvar evangeliistoj.

Orgeno[redakti | redakti fonton]

Orgeno sur la galerio

La unua orgeno konstruitis en 1831 de Johann Friedrich Schulze el Paulinzella. En 1949 ŝanĝitis la instrumentokaraktero pro formoviĝo. La novbaroka orgeno de 1972 faritis fare de la gotaa firmao Böhm havante 27 registrojn, du klavaron kaj pedalon.[1]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Elmar Golland: Der Verbleib des Inventars der St.-Martins-Kirche. In: Müller, Thomas T. (eld.): Die St.-Martins-Kirche zu Heiligenstadt. Heiligenstädter Schriften Band 2, Heiligenstadt 2003, p. 91–101
  • Martin Herche: Die Evangelische Kirche St. Martin – Mutterkirche des Eichsfeldes. In: Heimat Thüringen 7 (2000), hg. vom Heimatbund Thüringen, ISSN 0946-4697, p. 13–15

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

51.3776310.13148