Preĝejo Sankta Triunuo (Mihályi)
Romkatolika preĝejo de Sankta Triunuo | |
---|---|
Preĝejo de Sankta Triunuo en Mihályi
| |
paroĥopreĝejo • kristana preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Mihályi |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
provinco | Győr-Moson-Sopron |
diocezo | Győr |
Statuso | paroĥa preĝejo |
Arkitektura priskribo | |
Konstrustilo | baroko |
Konstruado | |
Specifo | |
Konstrumaterialo | masonita |
Ligiloj | |
Preĝejo de Sankta Triunuo estas romkatolika Monumento historia en Hungario, en vilaĝo Mihályi.
Historio[redakti | redakti fonton]
La unua kirko konstruiĝis jam antaŭ ol 1359, sed post la mezepokoj la vilaĝanoj ne sekvis la katolikan eklezion. En 1701 oni menciis nur pri ruinon kaj ne kirkon. En 1706 la katolikoj fondis novan religian grupon. La nun videbla preĝejo konstruiĝis en 1748 (laŭ alia informo jam en 1712). Ĝi estis pligrandigita jam en 1857. La orgeno estas aŭdebla ekde 1900.
Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]
La preĝejo situas en korto, kie estas videblaj ankaŭ 2 skulptaĵoj: Dipatrino el 1700 kaj Immaculata. La konstruaĵo havas unusolan kvadratan turon super la enirejo, kie estas legebla surskribo: "MDCCCLVII" (=1857). Post la turo sekvas la ĉefnavo kun kruconavo. La interno estas tre riĉa kaj ĝi estis farita plejparte en la 1750-aj jaroj. La ĉefaltara bildo prezentas kronadon de Sankta Maria, apude estas skulptaĵo pri Sankta Georgo. La flanka altaro estas dediĉita al Sankta Koro.