Preĝejo Vizito de Maria (Kővágószőlős)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paroĥa preĝejo de
Vizito de Maria
Paroĥa preĝejo Vizito de Maria en Kővágószőlős
Paroĥa preĝejo Vizito de Maria en Kővágószőlős
paroĥopreĝejo • katolika preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Kővágószőlős
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Baranya
diocezo Pécs
dekanujo Pécs
paroĥo loke, tamen zorganto en Bicsérd
Arkitektura priskribo
Konstrustilo gotiko (turo), baroko (navo)
Konstruado
Specifo
Alto 35 m (turo)
Ligiloj
vdr

La preĝejo Vizito de Maria estas romkatolika Monumento historia en vilaĝo Kővágószőlős (Hungario).

Historio[redakti | redakti fonton]

En 1290 la vilaĝo iĝis apartenaĵo de Katedralo de Pécs, oni supozas, ke la gotika kirko tiutempe konstruiĝis. En 1332 ĝi havis la titolon paroĥo. En 1512 la kirko estis trakonstruita. Post jardekoj la vilaĝo apartenis al la Osmana Imperio, sed la vilaĝo ne senhomiĝis, la preĝejo ne estis detruita. Post la turka erao inter 17631772 la kirko (escepte la turon) estis malkonstruita kaj pli nova baroka preĝejo konstruiĝis. Ankaŭ la turo estis plialtigita. La orgeno estis farita en 1835, trakonstruita en 1941. La turo restaŭriĝis inter 1974-1979.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La konstruaĵo situas sola en mezo de la vilaĝo, sed dum la mezepoko la tombejo etendiĝis tie. La fasado estas simetria, meze la kvadrata turo plene reliefas. Ekde 2003 el la turo estas aŭdebla muziko honore al la ministoj. La predikejo venis depost 1780 el kapelo de Katedralo de Pécs, same aliaj mebloj kaj objektoj. Bildo de la ĉefaltaro estis pentrita de Karl Bachmann en la 18-a jarcento.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Interno
Altaro