Preĝejo Johano Nepomuka (Csákánydoroszló)
Preĝejo de Sankta Johano Nepomuka | |
---|---|
Preĝejo de Johano Nepomuka en Csákánydoroszló
| |
katolika preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Csákánydoroszló |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
provinco | Vas (Hungario) |
diocezo | Szombathely |
Arkitektura priskribo | |
Konstrustilo | baroko |
Konstruado | |
Specifo | |
Alto | 38 m (turo) |
Konstrumaterialo | masonita |
Ligiloj | |
Preĝejo de Sankta Johano Nepomuka estas romkatolika preĝejo en Hungario, en vilaĝo Csákánydoroszló.
Historio[redakti | redakti fonton]
La unua mencio pri kirko okazis en la 13-a jarcento. En la 17-a jarcento kalvinanoj profitis la preĝejon ne tro longe. En 1765 tute nova preĝejo, en la 1800-aj jaroj nova paroĥo estis konstruitaj. Baldaŭe la preĝejo ricevis pli novan navon. En 1962 la preĝejo estis renovigita.
Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]
La preĝejo havas unusolan turon super la ĉefenirejo. La sanktejo estas rekta, apude estas sakristio. Interne la plej ornamita parto estas la ĉefaltaro. Apude estas skulptaĵoj pri Sankta Anna kaj Sankta Joahimo. Ĉiuj mebloj estas barokaj. La 2 flankaj altaroj estas dediĉitaj al Dipatrino kaj Sankta Alojzo. La preĝeja korto estas memora parko, kie estas monumento pri revolucio en 1956.
Kermeso okazas dimanĉe ĉirkaŭ en la 16-an de majo.