Preĝejo Vizito de Maria (Adony)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paroĥa preĝejo Vizito de Maria
Aerfoto pri Preĝejo Vizito de Maria en Adony
Aerfoto pri Preĝejo Vizito de Maria en Adony
paroĥopreĝejo • katolika preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Adony
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Fejér
Statuso paroĥa preĝejo
Arkitektura priskribo
Konstrustilo baroko
Konstruado 17221723
Specifo
Enhaveco 200 sidlokoj
Alto 27 m (turo)
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Preĝejo Vizito de Maria estas romkatolika preĝejo en Hungario, en urbo Adony, en la urbocentro.

Historio[redakti | redakti fonton]

En 1332 laŭ dokumento estis jam preĝejo en Adony, kiu detruiĝis dum dominado de la turkoj. En la 1720-aj jaroj precipe germanoj konstruis novan preĝejon. 2 eksteraj kapeloj de la komunumo apartenas al la preĝejo: Kapelo de Sankta Urbano la 1-a konstruita en 1811 kaj tombeja kapelo de 1884.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La konstruaĵo situas sola inter arboj. La preĝejo havas unusolan turon, ĉefnavon kaj ankaŭ kruconavon. En la korto skulptaĵo pri Francisco Xavier troviĝas de 1742.

La preĝejo estas Monumento historia. Kermeso okazas en la 2-an de julio.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.