Urbano la 1-a

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Urbano la 1-a
17-a papo de la katolika eklezio
Naskonomo Urban
Pontifiko de 222
ĝis 230
Antaŭulo Kaliksto la 1-a
Sekvanto Pontiano
Persona informo
Naskiĝo
en Romo
Morto 19-an de majo 230 (0230-05-19)
en Romo
Tombo katakombo de Kaliksto [#]
Sanktulo, martiro
Festotago 25-a de majo
Patroneco Mastriĥto, Toledo, Troyes, Valencio; vitejoj, vino, vinkultivistoj, barelistoj; kontraŭ ebrieco, artrito, frosto, fulmotondro kaj fulmo
[#] Fonto: Vikidatumoj
vdr
Hl. Urban, 16. Jh., Pfarrkirche St. Christina, Ravensburg

Sankta Urbano estis episkopo de Romo (222-230).

Eŭsebio de Cezareo mencias lin en sia Historio de la Eklezio. Ekzistas epigrafo Coemeterium Callisti kun lia nomo, sed pri lia vivo oni scias nenion. La eklezio nomas la 25-a de majo kiel lia memortago, parolas pri granda nombro da konvertitoj, inter ili Valeriano, edzo de la sankta Cecilia, kaj lia frato Tiburtio. Oni diras, ke li mortis kiel martiro kaj entombiĝis en la Coemetarium Praetextati.

Sankta Urbano la 1-a estas patrono de Mastriĥto, Toledo, Troyes kaj Valencio; de la vitejoj, vino, vinkultivistoj kaj barelistoj; kontraŭ ebrieco, artrito, frosto, fulmotondro kaj fulmo.

La funkcio kiel patrono de la vinkulturistoj ekestis per intermikso kun la sankta Urbano de Langres.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]