Prenita juĝisto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Prenita juĝisto aŭ prenita (kaptita) juĝistaro estas historia esprimo pri juĝado, okazinta en la Hungario (hungare fogott bíró, fogott bíróság). Ĝi estas speco de arbitracianto.

Prenita juĝisto (pli precize juĝinto) estis tiu persono, kiun petis la disputantoj laŭ komuna interkonsento por juĝi plenrajte en iu afero - anstataŭ la juĝisto. Tio okazis, ĉar la afero superis juĝrajton de la juĝisto aŭ la disputantoj volis neglekti lin. Prenita juĝinto (iu reputacia persono) decidis precipe en familiaj aferoj aŭ en komercaj aferoj.

La institucio de la prenita juĝinto iĝis daŭra dum la turka okupado de (parto de) Hungario kaj ĝi surprenis la juĝadan respondecon en la kamparurboj de la Granda Hungara Ebenaĵo (ekz. Kecskemét, Cegléd, Nagykőrös). Oni kreis komunan juĝistaron kun invititaj juĝistoj de la najbaraj urboj, la urbon hazarde vizitantaj fremduloj. Tiu juĝistaro decidis ekde meze de la 17-a jarcento, en tago de la foiro, en civilaj kaj punaferoj, kun senlimigita rajto. Ili deklaris la decidon tuj. Ĝi agadis ĉefe en la epoko inter 15981750, la reguloj de la juĝado bazis sur kutimoj.


hungare