Primo Levi

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Primo LEVI (31-a de julio 191911-a de aprilo 1987) estis itala-juda verkisto kaj travivinto de la Holokaŭsto, konata pro liaj libroj pri liaj spertoj en la Nazia koncentrejo Aŭŝvico. Lia libroj verŝajne estas le plej famaj kaj trafaj verkaĵoj pri la vivo en la Naziaj koncentrejoj.

Biografio

Levi naskiĝis en Torino la 31-an de Julio 1919, kaj kreskis en liberala juda familio. En 1939 li eniris la universitaton de Torino por studi kemion, kaj li sukcesis diplomiĝi en 1941, en etoso de kreskanta antisemitismo. En 1942 li sukcesis trovi laboron en Svisa kompanio en Milano, ĉar la antisemitaj leĝoj de la faŝisma registaro ne aplikiĝis al Svisaj kompanioj. En septembro 1943, Levi reiris al Torino (kiu tiam estis okupita de la Germanoj), kaj trovis ke lia patrino kaj lia fratino eskapis al la kamparo. Li sekvis ilin, kaj aliĝis al rezisto-movado nomata Giustizia e Libertà (Justeco kaj Libereco). Li estis preskaŭ tuj kaptita de la faŝistoj, kaj konfesis ke li estas judo, ĉar la alternativo estis esti mortpafita kiel rezist-batalanto. En februaro 1944, Levi estis portita al Aŭŝvico. Li pasigis 11 monatojn tie, ĝis ĝin liberigis la Ruĝa Armeo. Li travivis pro serio da bonŝancaj koincidoj, ĉar averaĝe la malliberuloj mortis post tri monatoj. En novembro 1944, dank al liaj studoj pri kemio, oni donis al li laboron en laboratorio, do li ne estis devigata labori ekstere en sub-nulaj temperaturoj. Mallonge antaŭ la liberigo de la koncentrejo, li malsaniĝis kaj estis portita al hospitalo. Tio estis tre bonŝanca, ĉar antaŭ la alveno de la rusoj, la SS devigis ĉiujn malliberulojn krom la tre malsanaj iri al alia koncentrejo, kaj la plejmulto el ili mortis dum la longa marŝado tra la neĝo. Levi estis liberigita la 27an de januaro, sed li atingis Torinon nur la 19an de oktobro de tiu jaro, post iom da tempo en Sovetia barakaro kaj post longa vojaĝo kun aliaj italoj tra Eŭropo.

En la postaj jaroj, Levi geedziĝis kaj trovis laboron kiel kemiisto. En 1947, li publikigis sian plej faman libron, "Se questo è un uomo" (Se ĉi tiu estas homo), kie li priskribas siajn spertoj en Aŭŝvico. La libro famiĝos nur kelkajn jarojn poste. Dum la postaj jardekoj, Levi skribis multajn aliajn librojn pri siaj spertoj.

Levi mortis la 11-an de aprilo 1987, kiam li falis de la interna ŝtuparo de la bloko da apartamentoj en kiu li vivis en Torino, falante tri etaĝojn. Multaj homoj kredas ke li mem-motigis sin, sed ne estas klare ĉu temis pri tio aŭ pri akcidento.

Levi kaj la gulagoj

La opinio de Levi estis, ke neniu alia okazintaĵo en la historio atingis la nivelon de la nazia holokaŭsto. Kiam komencis aperi detalaj rakontoj pri la Sovetiaj Gulagoj en la sepdekaj jaroj, Levi rifuzis la ideon ke la Gulagoj estas samaj kiel la Naziaj koncentrejoj, kvankam ambaŭ estis evidente hororaj. Li atentigis ke la procentaĵo da mortintoj en la Gulagoj estas multe pli malalta, kaj ke la celo ne estas komplete ekstermi popolon.

Verkoj

  • Se questo è un uomo (1947)
  • La tregua (1963)
  • Storie naturali (1966) rakontoj sub la plumnomo Damiano Malabaila
  • Vizio di forma (1971) rakontoj
  • Lilìt e altri racconti (1971) rakontoj
  • Il sistema periodico (1975) rakontoj
  • La chiave a stella (1978) romano
  • La ricerca delle radici (1981) persona antologio
  • Se non ora, quando? (1982) romano
  • traduko de La proceso de Franz Kafka (1983)
  • Ad ora incerta (1984) poemaro
  • L'altrui mestiere (1985) esearo
  • I sommersi e i salvati (1986) esearo
  • Tutti i racconti (2005) (postmorte eldonitaĵoj)

Postmorte eldonitaj verkoj

  • Conversazioni e interviste 1963-1987 (1997)
  • L'ultimo natale di guerra (2000)
  • L'asimmetria e la vita. Articoli e saggi 1955-1987 (2002)
  • Opere, a cura di Ernesto Ferrero, 3 volumoj, Einaudi, Torino.
  • Opere, a cura di Marco Belpoliti, 2 volumoj, Einaudi, Torino, 1997.