Princa kripto de Arnstadt

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kripto de membroj de la dinastio Schwarzburg-Sondershausen, Arnstadt. Fone je la flanko dekstra videblas la historia ĝardenista dometo.

La princa maŭzoleeto (germane: Fürstengruft) troviĝas sur la Malnova tombejo de Arnstadt, Germanujo.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Heredprinco Günther Friedrich Karl la 2-a de Schwarzburg-Sondershausen farigis en la 20-a de majo spacon por tomboj de la idoj dinastiaj. Kaŭzo estis ke lia unua edzino Maria Karoline Irene de Schwarzburg-Rudolstadt (mortinta en la 29-a de marto 1833) kaj la filo Günther Friedrich Karl Alexander (mortinta en la 31-a de oktobro 1833) ne povis resti en la dinastia kripto de la Franciskana kirko. Iliaj transloko al la Malnova tombejo okazis je la 30-a de oktobro 1834: poste entombigitis samloke ankoraŭ princino Wilhelmine Friederike Karoline (mortis en la 11-a januaro 1845) kaj la dua edzino princino Mathilde (mortis en la 3-a de junio 1888 en Salcburgo). En 1895/96 oni restaŭris la komplekson kaj la maŭzoleo konservitis - kontraŭe al multaj aliaj tomboŝtonoj - kiam la Malnova tombejo iĝis parko.

Savo kaj restaŭro[redakti | redakti fonton]

En 1949 estu forigitaj ĉiuj ne konservindaj tomboj. Sed la urba ĝardenisto ruze ĉirkaŭplantis arbustojn kaj helpis ties restadon. En 1958 la Urbaj servoj forprenis la gisitajn slabojn kiel ankaŭ la kradojn kaj metis ilin en deponejo en Kohl-strateto: poste ili bedaŭrinde perdiĝis. Dum esploradoj de Dr. Hebler kaj Meiland la maŭzoleo - sen permeso oficiala - malfermitis en la 23-a de septembro 1963. Oni estis perpleksa pro la bonega stato kaj necesis nur fermi kelkajn fendojn vandajn. Cementon liveris Nationale Front kaj pagis la tuton pastoro Prautsch. Tamen ne akceptitis meto de la maŭzoleo sur la nacian liston pri monumentprotektindaj aĵoj; oni denove ĉirkaŭplantis arbustojn.

Post la Turniĝo fonditis grupo por la konservo kaj renovigo de dinastiaj monumentoj en Turingio (monumenta schwarzburgia e.V.) kiu ordonis novan malfermigon de la maŭzoleo (6./7. majo 1998). Ĉio estis netuŝita. Ekde 2004 ornamis la maŭzoleon denove novaj kradoj kaj nomŝildetoj kaj la ĉirkaŭkreskaĵoj ŝanĝitis.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Dieter Scheidig: "Eine Schwarzburger Fürstengruft auf dem alten Friedhof in Arnstadt", en: Sondershäuser Beiträge Püstrich 5/1999, p. 102-109.
  • Andreas Heinrich A. Hatham: Arnstadt. Ein Hand- und Addressbuch, Sondershausen 1842, p. 112-114.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • Artikolo gazeta de la 25-a de majo 2014.[rompita ligilo]
  • Andrea Kirchschlager, Ulrich Lappe, Peter Unger (eld.): Chronik von Arnstadt. Zeittafel/Chronik. Festschrift zur 1300-Jahrfeier der Stadt Arnstadt (=Veröffentlichungen des Historischen Vereins für Schwarzburg, Gleichen und Hohenlohe in Thüringen, 3),eldonejo Kirchschlager, 1-a eldono, Arnstadt 2003, p. 261-262, ISBN 3-934277-07-1.
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.