Programo de Stokholmo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Programo de Stokholmo estis preparita de la sveda EU-prezidanteco en ilia neformala kunveno de la 15-a ĝis la 17-a de Julio 2009 kaj nomita laŭ la loko de ĝia publikigo (Stokholmo). Post la pridecido de la ministroj pri internaj aferoj kaj la ministroj pri justico la 1-an de decembro ili la 10-an kaj 11-an de decembro 2009 proponis ĝin al la Eŭropa Konsilio por la definitiva decido far la ŝtat- kaj registarestroj en ties pintkunveno en Bruselo.[1][2] La programo de Stokholmo estas la sekvoprogramo de la Programo de Hago.

Enhavoj[redakti | redakti fonton]

La plurjara programo por la tempospaco de 2010 ĝis 2015 enhavas la gvidliniojn de komuna politiko de la ŝtatoj de la Eŭropa Unio por la protekto de la Bazaj rajtoj, la protekto de la privatsfero, la protekto de minoritatoj kaj de speciale protektindaj persongrupoj kaj por la Eŭropunia civitaneco. En la programo formuliĝas ankaŭ nova eŭropa sekurecarkitekturo per la plukonstruado de la polica, armea, kaj sekretserva kunlaboro kaj per novaj rimedoj sur la kampo de la dateninterŝanĝo kaj la observado de la interreto.[3]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Fontindikoj[redakti | redakti fonton]

  1. Netzwerk Europäische Bewegung Deutschland: Europa-Kommunikation & Europäische Vorausschau: EU-Vorausschau für Justiz und Inneres
  2. Matthias Monroy: "Warum hast du nichts gemacht, um das aufzuhalten?". En: TELEPOLIS, 17. September 2009.
  3. Matthias Monroy:Überwacht im Stadion Arkivigite je 2010-01-02 per la retarkivo Wayback Machine. En: Jungle World, 22. Oktober 2009.