Proporciilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Foto de proporciilo.
La alia flanko de proporciilo.

Proporciilo, konata ankaŭ kiel sektoro, proporcikompasomilitkompaso, estis grava kalkulilo uzita ekde la fino de la 16a jarcento ĝis la 19a jarcento. Temas pri aparato konsistanta el du rektiloj de egala longo kiuj kuniĝas per ĉarniro. Nombraj skaloj estas surskribitaj sur la instrumento, kio faciligas variajn matematiakjn kalkulojn. Ĝi estis uzita por solvi problemojn pri proporcio, trigonometrio, multipliko kaj divido, kaj por variaj funkcioj, kiel por kvadrataj kaj kubaj radikoj. Ties nombraj skaloj permesis facilajn kaj rektajn solvojn de problemoj en pafado, topografio kaj navigado. La nomo sektoro deriviĝas el la kvara propozicio de la sesa libro de Eŭklido, en kiu oni pruvas, ke similaj trianguloj havas siajn similajn flankojn proporciaj. Ĝi havas kvar partojn, nome du gamboj kun pivoto (artiklo), kvadranto kaj ligilo (nome la kurba parto en la fino de la gambo) kiu ebligas la proporciilon funkcii kiel la kvadranto de pafisto.