Provinco Bonaero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bonaera provinco
Bonaera provinco

La provinco Bonaero (hispane: Provincia de Buenos Aires) estas la plej loĝata el la provincoj de Argentino. Oni notu ke la urbo Bonaero ne apartenas al la provinco, kaj havas apartan aŭtonoman statuson.

La loĝantaro estis 13.827.203 (en 2001) kaj la surfaco 307.571 kvadrataj kilometroj. Ĝia ĉefurbo estas La Plata, kun 850.000 loĝantoj, kaj situanta je 50 kilometroj sude de la urbo Bonaero.

Aliaj gravaj urboj estas Avellaneda, Banfield, Berazategui, Bernal, Castelar, Ezeiza, González Catán José C. Paz, Hurlingham, Isidro Casanova, Ituzaingó, La Matanza, Lanús, Libertad, Mar del Plata, Mercedes, Merlo, Monte Grande, Moreno, Quilmes, Rafael Castillo, San Fernando, San Juan Bautista, San Justo, San Miguel, San Nicolás de los Arroyos, Tandil kaj Temperley.

La Provinco Bonaero dividiĝas kaj teritorie kaj administre en 135 municipoj nomitaj laŭkonstitucie partidos (partioj). Vidu artikolon Partioj de la Provinco Bonaero.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Ŝablono:LigoLeginda