Provinco Kohkilujeh kaj Bujer Ahmad
| Provinco Kohkilujeh kaj Bujer Ahmad | |
|---|---|
|
|
| Bazaj informoj | |
| Ĉefurbo | Jasuĝ |
| Areo | 15 504 km² |
| Loĝantaro | 634 299 (stato de oktobro 2006) |
| Loĝdenso | 41 loĝantoj po km² |
| ISO-kodo | IR-18 |
Panoramo de Jasuĝ |
|
La provinco Kohkilujeh kaj Bujer Ahmad - perse کهگیلویه و بویراحمد - estas unu el tridek provincoj en la nuntempa ŝtato Irano. Ĝia administra centro estas la urbo Jasuĝ. La provinco kovras areon de 15 504 kvadrataj kilometroj kaj laŭ la stato de oktobro 2006 havas 634 299 loĝantojn. Ĝi troviĝas en la sudokcidento de la ŝtato. La teritorio estas tre montara kaj ampleksas parton de la Zagros-Montaro. La plej alta monto de la provinco havas la nomon Dena kaj altas 4 409 metrojn.
Historio[redakti]
Ĝis la 23-a de junio 1963 parto de la provinco apartenis al la regiono Fars kaj la alia al Ĥuzestano.
Administra divido[redakti]
La provinco konsistas el 3 distriktoj:
| mapo | mallongigo | distrikto |
|---|---|---|
| D | Dehdaŝt | |
| G | Gaĥsaran | |
| Y | Jasuĝ |
Eksteraj ligiloj[redakti]
Koordinatoj: 30° 49' 14" norde, 50° 44' 50" oriente
Ardabil | Buŝehr | Fars | Gilano | Golestano | Hamadan | Hormozgan | Ĥom | Ĥuzestano | Ilam | Isfahano | Jazd | Kazvin | Kerman | Kermanŝah | Kohkilujeh kaj Bujer Ahmad | Kurdistano | Lorestano | Markazi | Mazandarano | Norda Ĥorasano | Okcidenta Azerbajĝano | Orienta Azerbajĝano | Razavi-Ĥorasano | Semnan | Sistano kaj Baluĉistano | Suda Ĥorasano | Teherano | Ĉahar Mahal kaj Baĥtijari | Zanĝan