Provinco Ĥuzestano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ĥuzestano)
Provinco Ĥuzestano
‏‏‏‏خراسان خوزستان
Provinco
provinco de Irano [+]

LandoIrano

ĈefurboAhvazo
- koordinatoj31° N, 49° O (mapo)31.327348.694Koordinatoj: 31° N, 49° O (mapo)
Areo64 055 km² (6 405 500 ha) [+]
Loĝantaro4 710 509 [+] (2016)

HorzonoUTC+03:30, UTC [+]
ISO 3166-2IR-06 (IR-10 ĝis 2020)

Provinco Ĥuzestano (Tero)
Provinco Ĥuzestano (Tero)
situo de la provinco en Irano

Provinco Ĥuzestano (Irano)
Provinco Ĥuzestano (Irano)
DEC

Map
Provinco Ĥuzestano

Vikimedia Komunejo:  Khuzestan Province [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
ponto de Ahvazo dumnokte

Provinco Ĥuzestano (perse استان خوزستان, Ostān-e Ĥūzestān) estas provinco de Irano. Ĝia ĉefurbo estas Ahvazo. La plej grava haveno estas Abadano. Alia grava urbo estas Dezful.

La areo de la regiono estas 64 055 km². Laŭ la stato de oktobro 2011 en la provinco vivis 4 531 720 personoj. La loĝdenso sekve estas 71 homoj/km². La ISO-kodo de la provinco estas IR-10.

En la regiono loĝas etnaj malplimultoj de araboj, luroj kaj baĥtiaroj. Dum antikveco la regiono apartenis al la malnova imperio de Elamo. Ĝi estas la plej varma regiono de Irano; jam dum antikveco ĝi estis fama pro sia ega varmo dum somero.

Parto de la provinco ege suferis dum la dek-jara iraka-irana milito de 1980 ĝis 1989.

Propra muzika stilo de tiu regiono nomiĝas Bandari ("havena"). Ĝi sentigas arabajn influojn.

Plej grandaj urboj[redakti | redakti fonton]

Distriktaj ĉefurboj[redakti | redakti fonton]

Anglalingva mapo pri Ĥuzestano

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Esperanto-movado[redakti | redakti fonton]

Ekzistas gastiganto de Pasporta Servo en Ahvazo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]