Ĉahar Mahal kaj Baĥtijari
| Provinco Ĉahar Mahal kaj Baĥtijari | |
|---|---|
|
|
| Bazaj informoj | |
| Ĉefurbo | Ŝahr-e Kord |
| Areo | 16 332 km² |
| Loĝantaro | 857 910 (stato de oktobro 2006) |
| Loĝdenso | 53 loĝantoj po km² |
| ISO-kodo | IR-08 |
la ponto Zaman Ĥan estas inter la historiaj kulturaj heredaĵoj de la provinco |
|
La provinco Ĉahar Mahal kaj Baĥtijari - perse استان چهارمحال و بختياری - estas unu el tridek provincoj en la nuntempa ŝtato Irano. Ĝia administra centro estas la urbo Ŝahr-e Kord. La provinco kovras areon de 16 332 kvadrataj kilometroj kaj laŭ la stato de oktobro 2006 havis 857 910 loĝantojn.
Geografio [redakti]
La provinco Ĉahar Mahal kaj Baĥtijari situas en la sudokcidenta centra parto de Irano kaj ĉirkaŭiĝas de la provincoj Ĥuzestano, Kohkilujeh kaj Bujer Ahmad kaj Isfahano.
Gravaj urboj estas Ŝahr-e Kord, Ŝahrekian, Hafŝejan, Boruĝen, Lordegan, Farsan, Ardal, Farroĥŝahr, Naafĥ, Saman, Junegan, Ben, Gandoman, Boldaĝi kaj Faradonbeh.
En la provinco krom la persa lingvo paroliĝas la regionaj iranaj lingvoj Baĥtijārī kaj Lorī.
Administra divido [redakti]
La provinco konsistas el 5 distriktoj:
| mapo | mallongigo | distrikto |
|---|---|---|
| A | Ardal | |
| B | Boruĝen | |
| F | Farsan | |
| L | Lordegan | |
| ShK | Ŝahr-e Kord |
Eksteraj ligiloj [redakti]
Koordinatoj: 31° 58' 0" norde, 50° 40' 28" oriente
Ardabil | Buŝehr | Fars | Gilano | Golestano | Hamadan | Hormozgan | Ĥom | Ĥuzestano | Ilam | Isfahano | Jazd | Kazvin | Kerman | Kermanŝah | Kohkilujeh kaj Bujer Ahmad | Kurdistano | Lorestano | Markazi | Mazandarano | Norda Ĥorasano | Okcidenta Azerbajĝano | Orienta Azerbajĝano | Razavi-Ĥorasano | Semnan | Sistano kaj Baluĉistano | Suda Ĥorasano | Teherano | Ĉahar Mahal kaj Baĥtijari | Zanĝan