Provinco Semnano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Provinco Semnan
perse ‏‏‏‏استان سمنان

situo de la provinco en Irano
situo de la provinco en Irano
provinco de Irano
Bazaj informoj
Ĉefurbo Semnan
Areo 97 491 km²
Loĝantaro 589 742 (stato de oktobro 2006)
Loĝdenso 6 loĝantoj/km²
ISO-kodo IR-12
vdr

La provinco Semnan - perse ‏‏‏استان سمنان - estas unu el tridek provincoj en la nuntempa ŝtato Irano. Ĝia administra centro estas la samnoma urbo Semnan. La provinco kovras areon de 97 491 kvadrataj kilometroj kaj laŭ la stato de oktobro 2006 havis 589 742 loĝantojn.

Administra divido

La provinco konsistas el 4 distriktoj:

  • Damghan
  • Garmsar
  • Semnan
  • Ŝahrud

Lingvoj

La precipe parolataj lingvoj estas la persa kaj la mazandarana, malpli multe ankaŭ la semnana (sume tutmonde parolata nur de 60 000 homoj) kaj la sangsara (sume tutmonde parolata de 36 000 homoj).