Pseŭdocugo
Pseŭdocugo | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Specioj
| ||||||||||||
Vidu tekston | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
Pseŭdocugo (Pseudotsuga) estas genro de la familio pinacoj. Ĝia klasado kaŭzis multe da cerbumado al sciencistoj, kaj memorindas ke ili NE estas abioj.
Oni kultivas la Menzies-pseŭdocugon (Pseudotsuga menziesii) eĉ grandskale en Eŭropo.
Estas du varietoj en okcidenta Nordameriko, kaj pluraj en Ĉinio:
- Pseudotsuga macrocarpa - Grandstrobila pseŭdocugo
- Pseudotsuga menziesii var. menziesii - Marborda duglaso
- Pseudotsuga menziesii var. glauca - Glaŭka duglaso
- Pseudotsuga lindleyana - Meksika pseŭdocugo
- Pseudotsuga japonica - Japana pseŭdocugo
- Pseudotsuga sinensis var. sinensis - Ĉina pseŭdocugo
- Pseudotsuga sinensis var. gaussenii
- Pseudotsuga sinensis var. brevifolia
- Pseudotsuga sinensis var. forrestii
- Pseudotsuga sinensis var. wilsoniana
Post la sekvojoj tiu estas la plej altastatura arbo. La plej alta duglaso atingas 101 metrojn.