Japana pseŭdocugo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Japana pseŭdocugo
Japana pseŭdocugo
Japana pseŭdocugo
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Pinofitoj Pinophyta
Klaso: Pinopsida
Ordo: Pinaloj Pinales
Familio: Pinacoj Pinaceae
Genro: Pseŭdocugo Pseudotsuga
Pseudotsuga japonica
(Shiras.) Beissn.
Konserva statuso
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La japana pseŭdocugo (Pseudotsuga japonica) estas arbospecio el la genro pseŭdocugo de la familio de pinacoj.

Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

La hejmo de tiu palearktisa specio troviĝas en la sudoriento de Japanujo en la insuloj de Honŝu kaj Ŝikoku. Ĝi tie vegetas je altitudoj inter 500 kaj 1 100 metrojn. En Eŭropo ĝi estas nur tre malofte plantita.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Strobilo
Pingloj, supra flanko
Pingloj, suba flanko

La japana pseŭdocugo estas ĉiamverda arbo, kiu povas alti inter 12 ĝis 30 metrojn, kaj diametri ĝis 1,5 metrojn je brust-alto [1]. La trunko plejofte estas senbranĉa ĝis du trionoj de sia alteco. La arboŝelo estas malhelbruna kaj estiĝas grizeca ĉe tre maljunaj arboj. La senhara ŝelo de la ŝosoj komence estas hele flav-bruna kaj je la dua jaro ĝi estiĝas grizeca. La skvamoj de la burĝonoj estas brilante brunaj. La pinglo-formaj folioj estas brilante verdaj, ofte kurbigitaj, senpintaj. Ili longas 15 ĝis 25 mm kaj larĝas 1,5 mm.

La japana pseŭdocugo estas monoika. Ĝi floras en aprilo. La masklaj strobiloj estas aksel-starantaj sur la printempaj ŝosoj; ili estas cilindraj, brunece flavaj kaj entenas multajn stamenojn. La terminalaj senpedunklaj, femalaj strobiloj estas, kun sia longeco de 4 ĝis 5 cm, kaj diametro de 2 ĝis 2,5 cm, la plej malgrandaj el la genro. Komence ili estas brunaj kun bluecaj makuloj, poste ili estiĝas ĉokolad-brunaj kaj havas 15 ĝis 20 dikajn, lignecajn strobilajn skvamojn. La tri-partaj kovrantaj skvamoj longas ĉirkaŭ 20 mm, larĝas 4 ĝis 5 mm, kaj elstaras eksteren super la strobilaj skvamoj. La semoj maturas en oktobro. Ili estas flugilhavaj, brilante malhel-brunaj, longas 6 ĝis 9 mm kaj larĝas 5 mm. La larĝaj flugiloj estas malhel-brunaj, longas 10 ĝis 13 mm kaj larĝas 6 mm.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Woody Plants of Japan (2001). YAMA-KEI Publishers, Tokyo. ISBN 4-635-07005-0

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]