Publika vestaĵolavejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
memserva vestaĵolavejo en Germanio
publika vestaĵolavejo en Kalifornio, kiu plene funkcias per utiligo de elektro de sunpaneloj

Publika vestaĵolavejo estas komerca instalaĵo, en kiu ofertatas la loko kaj maŝinoj por lavado, sekigo kaj eventuale ankaŭ gladado de vestaĵoj kontraŭ pago. La plej multaj vestaĵolavejoj estas memservaj kaj estas ekipitaj per moneroaŭtomatoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Dum la 1920-aj jaroj kutimiĝis elektraj cilindraj lavmaŝinoj, per kiuj forfalis la ĝis tiama neceso permane lavadi la vestaĵojn. La unuaj tiaj maŝinoj tiom multekostis, ke la plimulto de la homoj ne povis permesi al si la lukson aĉeti privatan ekzempleron. Tial la 18-an de aprilo 1934 malfermiĝis la unua publika vestaĵolavejo, probable en Fort Worth en la ŝtato Teksaso de Usono (aliaj fontoj nomas la lokon Ĉikago). Sen la neceso investi grandan sumon en privatan aparaton, la maŝina vestaĵolavado per la publikaj lavejoj iĝis favorpreza por malpli riĉaj familioj.

Publika vestaĵolavejo nuntempe[redakti | redakti fonton]

Nuntempaj publikaj vestaĵolavejoj kutime estas memservaj, do la kliento mem enĵetas monerojn aŭ ĵetonojn en vendilon, mem enmetas la lavendajn vestaĵojn kaj la pulvoran aŭ likvan sapon, elektas lavoprogramon kaj ekigas la maŝinon. En la industriaj ŝtatoj de la mondo, la kvanto de publikaj vestaĵolavejoj ekde la 1960-aj jaroj pli kaj pli re-reduktiĝis, ĉar intertempe preskaŭ ĉiuj familioj havas privatan lavmaŝinon, kaj publikaj vestaĵolavejoj restas interesaj nur ekzemple por homoj kun aparte malgrandaj loĝejoj (ekzemple studentoj aŭ metilernantoj), por vojaĝantoj ... aŭ por familioj kies privata lavmaŝino ĵus riparatas.

Krome la publika vestaĵolavejo, en kiu eblas renkontoj kun kompletaj fremduloj, kiuj kune atendas la finon de la maŝina lavado, parte akiris kultan statuson. Ekzemple publikaj vestaĵolavejoj estas ofta scenejo por televidaj varbaĵoj aparte por vestaĵoj, iĝis la kuliso de la brita filmo "My Beautiful Laundrette" ("mia bela vestaĵolavejo") de 1985 kaj inter la jaroj 2000 kaj 2007 (publika vestaĵolavejo en Kolonjo) servis kiel studio por la regula televida sendaĵo „NightWash“, en kiu prezentiĝis junaj komediistoj.

Rilato al la krima koncepto de "monlavado"[redakti | redakti fonton]

Publikaj vestaĵolavejoj dum la unua duono de la 20-a jarcento ankaŭ iĝis la kialo por la krima koncepto de "monlavado". Monlavado signifas leĝigon de krime akirita mono per diversaj (ofte punindaj) metodoj. Ĝi celas kaŝi la originon de la mono antaŭ la instancoj per trafluigo de mono tra multaj entreprenoj, ofte eksterlandaj. La nocio laŭ populara (kvankam ne certe ĝusta) legendo reiras al la fama ĉefkrimulo Al Capone, kiu inter la jaroj 1920 kaj 1932 investis la krime akiritan monon en publikajn vestaĵolavejojn kaj tiel vualis ties originon. Kiam la impostkontrola instanco senvualigis tiun metodon, Al Capone devis enprizoniĝi.